Gábor Szabó | |
---|---|
![]() Gábor Szabó | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1936 en Budapeŝto |
Morto | 26-an de februaro 1982 (45-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | gitaristo • komponisto • ĵazmuzikisto • ĵaz-gitaristo • diskografa artisto |
Gábor Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Gábor estis hungara-usona ĵazgitaristo, komponisto. Li estis la unua hungara ĵazisto akceptita tutmonde.
Gábor Szabó [1] naskiĝis la 8-an de marto 1936 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de februaro 1982 en Budapeŝto.
Biografio
Gábor Szabó komencis ludi gitaron kiel memludanto en la aĝo de 14 jaroj, inspirita de ĵazaj programoj de eksterlandaj radiostacioj. Li aliĝis al pluraj ĵazorkestroj, kiuj muzikadis en amuzejoj de Budapeŝto (ekzemple Attila Garay). Li jam estis konata ĵazisto, kiam dum la Hungara revolucio de 1956 li disidis al Usono. Li faris helplaborojn, iom poste li studis en Berklee College of Music. En 1958 li partoprenis en Newport Jazz Festival, en la sekva jaro li edziĝis en Bostono. Post siaj studoj en 1961 li aliĝis al ĵazorkestro de Chico Hamilton, sed poste li ankaŭ muzikadis kun aliaj ĵazistoj. En 1968 li partoprenis en fondo de muzikeldonejo, kiu faris pli facila kreojn de muzikdiskoj. Li mortis en Budapeŝto, pli frue li ofte manĝis drogaĉojn.
Elektitaj koncertoj
Elektitaj muzikdiskoj
Mizrab; Bacchanal; Dreams; Szabó 1969; Lena et Gábor (kun Leng Horne); The Sorcerer; Wind; Sky et Diamonds; Live with Charles Lloyd; Femme Fatale
Memorigiloj
- premio "Szabó Gábor" (1992)