Ne miskomprenu kun Gábor Papp!
Gábor Pap | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de septembro 1827 en Vilonya |
Morto | 2-an de novembro 1895 (68-jaraĝa) en Komárno |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto • kalvinana pastro |
Gábor PAP, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pap Gábor estis hungara pastro, kalvinana episkopo, politikisto. Lia pseŭdonimoj estis Vönöczky aŭ Pap Kovách.
Gábor Pap Arkivigite je 2014-09-06 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 10-an de septembro 1827 en Vilonya. Li mortis la 2-an de novembro 1895 en Hungario en Komárom (nuntempa Komárno en Slovakio),
Biografio
Gábor Pap komence lernis hejme, poste en Pápa, kie li jam partoprenis en redaktado de Koszorú. En 1847 li estis ĉehejma edukisto en Vieno. En la sekva jaro li partoprenis en la revolucio, post la falo li sukcese rifuĝis kaj tuj aliĝis al Hungara revolucio de 1848. Post falo de la hungara revolucio en 1849 komence li estis en prizono, poste li pastriĝis en 1851 en Balatonudvari (baldaŭe en sia naskiĝvilaĝo). En 1873 li estis elektita eklezia ĉefnotario, en la sekva jaro episkopo. Inter 1876-1879 li estis parlamenta deputito, krome li estis membro en la senato. Li ofte verkis artikolojn (foje poemojn) ekzemple en Vasárnapi Ujság.
Elektitaj publikaĵoj
- ’’Költemények’’ (Poemoj), (1870)
- ’’Gyászbeszéd és ima, melyet Pap Ferencz…’’ (1870, 1885)
- ’’Emlékbeszéd az ácsi honvédemléknél’’ (1880)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun bildo Arkivigite je 2014-09-06 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2014-09-06 per la retarkivo Wayback Machine