Gábor Mezei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de novembro 1935 (88-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Imre Pán |
Patrino | Magda Hauswirth |
Okupo | |
Okupo | internodekoraciisto |
Gábor Mezei, laŭ hungarlingve kutima nomordo Mezei Gábor estas hungara arkitekto pri internaj spacoj, industriartisto, ordinara membro de Hungara Arta Akademio (2011). Lia patrino estis Magda Hauswirth.
Gábor Mezei[1] naskiĝis la 29-an de novembro 1935 en Budapeŝto.
Biografio
Gábor Mezei akiris diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1960. Post la diplomo li kreis ĉefe lignajn ornamobjektojn. Intertempe li konatiĝis kun Imre Makovecz, poste li estis lia ĉefa arkitekto en la internaj spacoj. En 1968 li estis elektita estro de junaj avangardaj artistoj. Kiel pensiulo, li ofte pentradas, eĉ ekspozicias, ankaŭ kontribuas kritikojn. Li ricevis 3 premiojn inter 1991-2015, en 2023 premion Kossuth.
Elektitaj verkoj en internaj spacoj
- feriejo en Balatonszepezd (1966)
- kulturdomo en Jászkisér (1982)
- luterana preĝejo en Siófok (1986)
- katolika preĝejo en Százhalombatta (1995)
Solaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1985, kun Makovecz)
- Szentendre (2011, pentraĵoj)
Grupaj ekspozicioj (elekto)
- Nagykanizsa (1968)
- Budapeŝto (1970, 1974, 1981, 2009)
- Arthalo Budapeŝto (1971, 1975, 1980, 1983, 1988)
- Kolonjo (1979)
- Munkeno (1984)
- Venecia Bienalo (1991)
Elektitaj pentraĵoj
- Karosszék tájban
Vidu, aŭdu ankaŭ
Fontoj
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-03-19. Alirita 2020-06-09.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.