Gábor Gárdián | |
---|---|
Gábor Gárdián | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de aprilo 1957 (66-jaraĝa) en Orosháza |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | violonĉelisto |
Gábor Gárdián, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gárdián Gábor estas hungara violonĉelisto, muziklerneja instruisto.
Gábor Gárdián[1] naskiĝis la 16-an de aprilo 1957 en Orosháza.
Biografio
Gábor Gárdián frekventis muziklernejon en Szeged, poste muzikan mezlernejon, fine li akiris violonĉelistan diplomon en filio de Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1978. Post siaj studoj li ekinstruis en muziklernejo en Szeged, sed vespere li apartenis al orkestro de Nacia Teatro (Szeged). Same en 1978 li fondis kvarteton, kun ĝi li koncertis 3 jardekojn. Ekde 1985 li kontribuis en pluraj gazetoj. En 1997 li fondis junularan orkestron el disĉiploj. Li akiris majstran gradon en 2013. Li ricevis diversajn premiojn.
Elektitaj libroj
- Gordonkaiskola : Cello tutorial [I] (lernolibro, 1992)
- Gordonkaiskola II/1 (lernolibro, 2003)
- Gordonkaiskola II/2 (lernolibro, 2004)
- Géza kék az ég (eseoromano, 2006)
Fontoj
Kovrilpaĝoj de lenolibroj de Gárdián
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.