Gábor Fábián | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-an de decembro 1795 en Vörösberény | ||||
Morto | 10-an de decembro 1877 (81-jaraĝa) en Arad | ||||
Lingvoj | hungara • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd vd | ||||
Partio | Radical party • Deák Party vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • poeto • advokato vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
FÁBIÁN Gábor estis hungara verkisto, tradukisto, ano de MTA naskita en Vörösberény la 28-an de decembro 1795 kaj mortinta en Arad la 10-an de decembro 1877.
Biografio
Gábor Fábián pristudis juron inter 1817–19 en Peŝto. En 1821 li faris advokatan ekzamenon. En 1824–1825, pli poste inter 1826–38 li estis advokato de familo Bohus en Vilagoŝo. Li amikiĝis kun Mihály Vörösmarty. Dum la revolucio kaj liberecbatalo de 1948-1849 li estis presjuĝa prezidento, landkunvena deputito, pli poste juĝisto de seppersona tribunalo. Li sekvis la registaron al Segedo kaj Arado. Post la falo de revolucio li suferis malliberejon, pli poste oni internis lin al Arado. Inter 1867–69 li estis landkunvena deputito. Li tradukis la leterojn de Cicerono kaj eldonis liajn miksajn verkojn (Arad, 1865). Li tradukis ankaŭ aliajn antikvajn aŭtorojn (Horacio, Lukrecio). Li tradukis fragmentojn el verko de persa poeto Hafiz: Divano (Pest, 1824). Ekde 1862 li estis membro de Societo Kisfaludy. Post 1869 li retiriĝis el publika vivo kaj vivis nur al poezio.
Verkoj
- Arad vármegye leirása, 1845 (la 2-a kaj 3-a volumo restis en manuskripto).
Tradukaĵoj
- Ossian énekei (1-3, Buda, 1833);
- Alexis de Tocqueville: A demokratia Amerikában (1-4, 1841-1843;
- Lucretius Carus tankölteménye a természetről (Pest, 1870)
Fonto
- Magyar Életrajzi Lexikon