Gábor Balassa [balaŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balassa Gábor estis hungara pastro, episkopo, preposto, kanoniko, prelato.
Gábor Balassa naskiĝis la 22-an de marto 1783 en Mencshely. Li mortis la 11-an de aŭgusto 1851 en Szombathely.
Biografio
Gábor Balassa komence frekventis gimnazion, poste seminarion en Veszprém (urbo), poste li lernis filozofion en Pozsony kaj teologio en Nagyszombat. Li pastriĝis en 1806. Ekde la sekva jaro li ricevis diversajn administrajn taskojn, inter 1819 kaj 1831 li estis pastro en diversaj komunumoj. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- kanoniko en 1832 en Veszprém, krome li partoprenis en la landkunvenoj
- titulara preposto de Csanád en 1835
- juĝeja prelato en 1837
- titulara episkopo en 1838
- abato en 1839
- episkopo de Szombathely en 1844.
Li konsentis pri Hungara revolucio de 1848. Li multe strebis pri la edukado. Li estis entombigita en la Katedralo Vizito de Maria (Szombathely).
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.