Gábor Andreánszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aŭgusto 1895 en Alsópetény |
Morto | 20-an de novembro 1967 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | latina • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Patro | Gábor Andreánszky |
Frat(in)o | István Andreánszky |
Okupo | |
Okupo | biologo • paleontologo • botanikisto |
Barono Gábor Andreánszky [andreAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Andreánszky Gábor estis hungara botanikisto, membro de Hungara Scienca Akademio. Lia patro estis la samnoma Gábor Andreánszky (politikisto).
Gábor Andreánszky naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1895 en Alsópetény. Li mortis la 20-an de novembro 1967 en Budapeŝto.
Biografio
Gábor Andreánszky frekventis universitaton en Budapeŝto. Li ekinstruis en 1920 samloke en la universitato. En 1942 li ekhavis krompostenon en Naturscienca Muzeo. Li okupiĝis ekzemple pri kreskaĵoj de Italio, Alpoj, Karpatoj, se ne paroli pri arbaroj de Hungario. En 1952 pro la barona rango li ne plu povis labori en la universitato, same en la muzeo li estis nur simpla laboristo.
Verkaro (elekto)
- Plantae ia Africa Boreali lectae II–III 1937–1941
- A növények elterjedése (Disvastiĝo de la kreskaĵoj) 1941
- Die Flora der sarmatischen Stufe in Ungarn 1959
- Contributions à la connaissance de la flore de l’oligocène inférieur de la Hongrie et un essai sur la reconstitution de la végétation contemporaine 1959
- On the Upper Oligocene of Hungary 1966
Fontoj
- Hungarlingva Vikipedio
- hungarlingva biografio
- biografio hungare Arkivigite je 2010-12-08 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.