Gábor Agárdy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Գաբրիել Արկալիյան | |||||
Naskonomo | Arklián Gábor | ||||
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1922 en Szeged | ||||
Morto | 19-an de januaro 2006 (83-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét vd | ||||
Lingvoj | armena • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Ilona Agárdy vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gábor AGÁRDY [agArdi], hungare Agárdy Gábor, Esperante Gabrielo Agárdy estis elstara hungara aktoro. Foje lia nomo estis Agárdi.
Gábor Agárdy naskiĝis, kiel Gabriel Arkalijan la 2-an de aŭgusto 1922 en Szeged. Li mortis la 19-an de januaro 2006 en Budapeŝto.
Biografio
Gábor Agárdy devenis el armena familio. Li komencis sian karieron inter 1937-1941 en Szeged, poste ĝis 1952 en Nacia Teatro (Miskolc). Poste li apartenis al diversaj ĉefurbaj teatraj trupoj. Longe li rolis eĉ en Nacia Teatro (Budapeŝto). Li ricevis premion Kossuth en 1985, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Li apartenis al Aktoro de la nacio. Li ankaŭ reĝisoradis 3-foje.
Memorigiloj
- memortabulo en Budapeŝto, en Terézváros
- premio nomata Agárdy-memorĉeno
Roloj (elekto)
- 37 kinejaj filmoj inter 1954-2006, inter ili Ambaŭ vivoj de onklino Mici, (1962); La kaporalo kaj la aliaj, 1965
- 23 televiziaj filmoj inter 1965-2004, foje nur lia voĉo rolis
- diversaj teatraĵoj de Imre Kálmán, Jaroslav Hašek, Bertolt Brecht, Ferenc Molnár, ktp
Fontoj
- Hungara Vikipedio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.