Furniro estas faktermino el la lignaĵista metio. Ĝi esta maldika lignofolio (dika 0,2 ĝis 1,5 mm) akirata per tranĉado farata helpe de speciala ilo kaj maŝino aŭ per derulado en speciala derula tranĉmaŝino, escepte ankaŭ per segado, utiligante altkvalitajn sennodajn dikajn pecojn de arbo-trunkoj. En la prepara teĥnologia fazo estas aplikata vapora aŭ bolakva procedo. Furniro estas uzata por plakado, ankaŭ por fabrikado de kruc- kaj lat-pakaĵoj.[1]
Furnirfarado
- skemo de la furnirfarado
- instalaĵo por dosiero:aŭtomate plaki kaj sekigi furniron
- betula furniro ŝelita
Furnirbildoj
- spegulita
- liniita
- renversita
Referencoj
- ↑ Werner. J. (2010) Konstruforumo de la jaroj 2001- 2010. en TAKE (2010) Jarkolekto de TAKE 2010, Wintzenheim/Fancio. p. 70-99
Literaturo
André Wagenführ, Frieder Scholz: Taschenbuch der Holztechnik. Fachbuchverlag im Carl Hanser Verlag, Leipzig 2008; S. 127–259. ISBN 978-3-446-22852-8.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.