Furaĝo estas besto- aŭ plantodevena manĝaĵo servanta por nutri sovaĝajn aŭ hejmajn bestojn. (Oni nomas do ofte nutraĵo, manĝaĵo la furaĝon de dorlotbestoj).
Oni nomas furaĝon el freŝaj plantaĵoj verdofuraĝo, el grajnoj grajnofuraĝo, el sekigitaj herboj fojno, el konservitaj plantopartoj insilaĵo.
Bestodevenaj furaĝoj estas laktaĵoj, fiŝfaruno ktp.
Furaĝoplantoj
Furaĝoplantoj servas ĉefe kiel verdaj aŭ sekaj nutraĵoj por bestoj. Plej gravaj estas:
luzerno, ruĝa trifolio, restaĵoj de sukerbeto, maizo, furaĝaj grenoj,
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.