Funkciismo estas ĝenerala nocio por maniero kompreni, formi aŭ plani ion orientiĝante laŭ la funkcio

Ĝi estas artateoria doktrino, kiu atentas precipe la efektivan kaj efikan kunfunkciadon de aĵoj.

En arkitekturo kaj arto

La formo obeu al la funkcio. Estetiko ne estas primara formprincipo. Funkcikonvenaj formoj estas belaj.

En filozofio

La penso (aŭ animo) estas funkcio de la cerbo, aŭ "cerbo estigas menson". Tio signifas ke oni povus anstataŭi la cerbon per alia substrato, ĉar la cerbo mem ne donas esencon al la menso, laŭ la teorio. La menso nur konsistus el la kaŭzaj rilatoj inter menso-statoj, perceptoj kaj konduto.

En sociologio

Sociaj fenomenoj klarigeblas per iliaj funkcioj en la socia sistemo.

En psikologio

En psikologio, funkciismo estas skolo kiu rilatas al la menso kaj konduto laŭ la aktiva adaptado de persono al sia medio.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.