La funkcia gramatiko estas ĝenerala rigardo al la organizado de la natura lingvo, formulita de Simon Dik el la 1960-aj jaroj, kiu konsideras tri bazajn normojn de kongruado: tiu tipologia, kiu implikas la aplikadon de reguloj al ajna lingvo, tiu pragmatika, kiu intencas la aplikadon de la frazoj al la interagado en la komunikado, kaj la psikologia, pro kio ĝi klopodas esti kongruebla kun la psikologiaj mekanismoj implikitaj en la proceduro de natura lingvaĵo.[1]
Por Dik, la gramatiko estas konceptita kiel instrumento de socia interagado inter homoj, cele al la establado de komunikaj rilatoj. Li partikulare emfazas al la uzado, la komunikaj funkcioj kaj la socia kunteksto de la lingvo, kaj en tio li esence diferencas disde el aliaj alproksimigoj pure formalaj al la lingva fakto, same kiel la Genera gramatiko de Noam Chomsky. La funkcia gramatiko studas kiel oni uzas la vortojn, la sintagmojn kaj la frazojn kaj la kongruon de tiuj elementoj laŭ la lingva kunteksto kaj la komunika situacio en kiu oni uzas.
Notoj
- ↑ Standards of adequacy Arkivigite je 2020-02-22 per la retarkivo Wayback Machine en functionalgrammar.com Alirita la 22an de aprilo 2020.