Funikularo de Havro
Funiculaire du Havre
funikularo
Ĝeneralaj informoj
LokoHavro, Francio
Transportsistema speco Funikularo
Komenco de trafiko 1890
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 343 m
Nombro de linioj 1
Nombro de veturiloj 2
Nombro de stacioj 2
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Transportisto CTPO
Mapo

La Funikularo de Havro (france Funiculaire du Havre) estas linio de funikularo en urbo Havro.

La linio formas parton de la reto de publika transporto de la urbo kaj estas mastrumata de "Bus Océane". Ĝi veturas inter Havro (Strato Gustave Flaubert) kaj Côte Sainte-Marie (Strato Félix Faure) kaj inkluzivas tunelon, buklon kaj deklivon de 41%.

La linio estis konstruita kaj malfermita en 1890 fare de "Compagnie Générale Française de Tramways" (CGFT). Ĝis 1911, ĝi estis pelita per nefidindaj vapormaŝinoj. En 1911, ĝi estis ŝanĝita kaj elektrigita.

Teĥnikaj karakterizaĵoj

Le Havre - Sainte-Marie

  • Ŝpuro: 1 435 mm
  • Longeco: 343 m
  • Alteco: 77 m
  • Stacioj: 2
  • Veturiloj: 2
  • Kapacito: nekonata
  • Daŭro: 3 minutoj
  • Malfermata: 7h30 ĝis 19h30
  • Intervalo: 6 ĝis 10 minutoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 49° 29′ 58″ N  6′ 45″ O / 49.49944 °N, 0.11250 °O / 49.49944; 0.11250 (mapo).

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.