Fukuta Kunitaro
Persona informo
Naskiĝo 6-an de septembro 1886 (1886-09-06)
Morto 3-an de marto 1940 (1940-03-03) (53-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantisto

FUKUTA Kunitaro (HUKUTA Kunitaroo; naskita la 6-an de septembro 1886 en gubernio Tottori; mortinta la 3-an de marto 1940[1]) estis japana esperantisto kaj oficisto de asekura kompanio.

Li estis esperantisto de 1906. En 1920 li kunfondis en Osako nur-Esperantan gazeton „Verda Utopio“ kaj per tio multe disvastigis la sciojn pri Japanio al la tuta mondo. Iam li estis komitatano de SAT.

Fontoj

  1. Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 3.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.