Fujitsu
富士通株式会社
negoco publika kompanio entrepreno akcia kompanio vd
Dum 20-a de junio 1935 - nekonata/nuntempe
Jura formo japania akciofirmao
Sidejo Shiodome City Center
Lando Japanio
Dungitoj 200 000
Agokampo superkomputilo servilo laborstacio programaro saĝtelefono montrilo vehicle audio aparataro
ISIN-kodo JP3818000006
filiaj kompanioj Fujitsu Technology Solutions Fujitsu Semiconductor Fujitsu Laboratories Fujitsu (Germany) Fujitsu (United Kingdom) Denso Ten Fujitsu Consulting India Fujitsu Computer Products of America Amdahl Corporation Fujitsu (Sweden) Fujitsu (United States) Fujitsu Technology Solutions vd
Posedataj kompanioj Fujitsu Technology Solutions Kaŭasaki Frontale DMR-Fujitsu PayPay Bank vd
TTT Oficiala retejo

Fujitsu estas japana multnacia teknologia kompanio. Fujitsu produktas ampleksan varion de produktoj en la kampoj de persona komputado, komputado por kompanioj kaj entreprenoj, komputilegoj, serviloj, datumstokado, telekomunikado, mikroelektroniko, kaj eĉ klimatizilo. La firmao laborigas proksimume 155,000 homojn tutmonde, kaj ĝiaj produktoj estas venditaj en pli ol 100 landoj. Ĝi estas la kvina plej granda firmao en la mondo en la kampo de IT-servoj, kaj tenas ĉirkaŭ 78,000 malsamajn patentojn [1].

Fujitsu estas komercita ĉe Tokia Borso kaj estas inkluzivita en la Nikkei 225 kaj TOPIX-indeksoj.

Historio

Fujitsu estis fondita la 20-an de junio 1935. En 1954, Fujitsu produktis la unuan komputilon en Japanio.

En 1990, Fujitsu aĉetis la britan firmaon International Computers Limited por proksimume 1.29 miliardoj da dolaroj [2], kiuj en 2002 iĝis la IT-servosekcio de la firmao. En 1992 Fujitsu lanĉis la 21-colan koloran plasmo-ekrano kiu estis la unua el sia speco en la mondo. En 1993, Fujitsu kunigis AMD kaj Spansion por produkti flash-memoron. En junio 1999 , Siemens kaj Fujitsu kunfandis siajn komputilsekciojn en Eŭropo por formi Fujitsu Siemens Computers, kiu iĝis la kvina plej granda komputilproduktanto en la mondo [3].

En 2009, Fujitsu vendis sian durdiskan sekcion al Toshiba, aĉetis de Siemens ĝian parton en Fujitsu Siemens Computers je kosto de proksimume 450 milionoj da eŭroj[4], kaj ŝanĝis sian nomon al Fujitsu Technology Solutions [5].

Referencoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.