Fuentealbilla | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 02260 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 827 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 17 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 16′ N, 1° 33′ U (mapo)39.266666666667-1.5491666666667Koordinatoj: 39° 16′ N, 1° 33′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 660 m [+] | ||
Areo | 108,29 km² (10 829 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fuentealbilla [+] | |||
Fuentealbilla [fŭentealBIlja] estas municipio en la Provinco Albaceto, sudoriente de Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kaj en la centro de la komarko Manĉeto aŭ La Manchuela, kun areo de 108,29 km². En 2019 estis 1 792 loĝantoj, laŭ informo de la hispana statistika servo INE. Ĝi estas je 46 km de la provinca ĉefurbo Albacete.
La municipo enhavas la submunicipojn Fuentealbilla — municipal ĉefurbo —, Bormate kaj Campoalbillo. Estas la naskoloko de la internacia futbalisto Andrés Iniesta.
Toponimio
La toponimo signifas " Blanka Fonteto" aŭ "Fontano", kio aperas en la malsupra duono de la blazono.
Geografio
Fuentealbilla estas en la nordokcidento de la provinco Albacete, lime kun la municipoj Golosalvo, Mahora, Valdeganga, Jorquera, Abengibre, Alcalá del Júcar, Casas-Ibáñez, Villamalea kaj Cenizate.
Historio
Aperis restaĵoj de la epoko de la Romia Imperio, nome cisterno kaj kapo de skulptaĵo, ambaŭ de la 3-a jarcento p.K.
En la 1920-aj jaroj estis preskaŭ 3000 lokanoj; nun malpli ol 2000, do oni perdis unu trionon.
Ekonomio
La ekonomio de Fuentealbilla estas fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj, malgrandaj fruktoĝardenoj kaj naturaj fontoj.