Fuente del Maestre | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Badaĥozo | ||
Komarko | Zafra-Río Bodión | ||
Poŝtkodo | 06360 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juan Antonio Barrios García | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 626 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 37 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 32′ N, 6° 27′ U (mapo)38.528888888889-6.45Koordinatoj: 38° 32′ N, 6° 27′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 442 m [+] | ||
Areo | 179,7 km² (17 970 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fuente del Maestre [+] | |||
Fuente del Maestre estas municipo de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj al la komarko Zafra-Río Bodión. Krome ĝi apartenas al la jura distrikto Villafranca de los Barros. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 6 626 loĝantoj sur areo de 179,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 37 loĝantoj/km².
Situo
Ĝi situas ĉe la sierra (montetaro) de San Jorge, je 45 km de Mérida (regiona ĉefurbo), je 68 km de Badajoz (provinca ĉefurbo), je 17 km de Almendralejo kaj je 14 km de Zafra ambaŭ gravaj urboj de la zono, je 8 km de la Aŭtoŝoseo de la Plata (antikva Ruta de la Plata, Arĝenta Vojo), laŭ la elirejo 666, kaj je 5 km de la Nacia Aŭtoŝoseo Badajoz-Granada.
En ties municipa teritorio distingiĝas du zonoj: la nordorienta kun mildaj ondaĵoj kaj malhelruĝa grundo tipa de la distrikto Tierra de Barros kaj la sudokcidenta multe pli kruta kaj kun grundoj pli silikaj.
Ekonomio
Laboris en 2005 la 43%. En la distribuo laŭ sektoroj hegemonias la unuaranga (ĉefe agrikulturo) kiu laborigas 53% de la populacio, sekvata de la servoj 32%, industrio 10% kaj konstruado 5%. La bazo de la ekonomio estas agrikultur, kie elstaras vito kaj olivarbo, krom brutobredao.
Historio
Oni trovis prahistoriajn restaĵojn en diversaj lokoj de la municipa teritorio de Fuente del Maestre kiu pruvas la loĝadon de la zono ekde fruege. Laŭ kelkaj fakuloj, la fondiĝo kiel vilaĝo eble okazis ĉirkaŭ la jaro 38 a.K., en tempo de la imperiestro Aŭgusto Cezaro, kiam eknomiĝis Castra Vinaria. Poste estis urbeto de islamanoj, kiuj donis al ĝi la nomon de Fuente Roniel. En tiu epoko la vilaĝo ĝuis defendan mureton el sekigita koto (adobo).
Poste, en la 13-a jarcento, ĝi estis konkerita de la reĝo Alfonso la 9-a de Leono, kaj pasis al la Ordeno de Santiago, sub kies jurpovo restis ĝis la 19-a jarcento, kvankam ekzistas pruvoj ke ankaŭ la Templanoj setlis en la vilaĝo.
Al Maestre (superulo) Lorenzo Suárez de Figueroa oni atribuas la definitivan nomigon de la loko kiel Fuente del Maestre (Fonto de la Superulo), tiel kiel pri la blazono de la vilaĝo.
Eble en la 13-a jarcento oni rekonstruis la muregon per kalko kaj ŝtono, el kio iom ankoraŭ konserviĝas nuntempe.
Dum la Mezepoko la urbeto loĝigis gravan judkvartalon krom moriskoj, survivante ambaŭ ĝis ties definitivaj forpeloj.
Dum la 16-a jarcento la vilaĝo spertis ekonomian kaj socian prosperon, kaj la populacio eketendiĝis for de la murego.
En 1899, dum la regentado de Doña Mª Cristina, oni donis (vendis) al Fuente del Maestre la titolon de urbo kiun ankoraŭ posedas.
Ĝi estis deklarita kultura havaĵo kun kategorio de "conjunto histórico" en 1998 de la Junta de Extremadura (regiona registaro).