Fuensanta | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 02637 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 289 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 12 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 15′ N, 2° 4′ U (mapo)39.245277777778-2.0691666666667Koordinatoj: 39° 15′ N, 2° 4′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 732 m [+] | ||
Areo | 24 km² (2 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fuensanta, Albacete [+] | |||
Fuensanta [fŭenSANta] (Sankta Fonto, pro kio aperas fonto en la blazono) estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Mancha Júcar-Centro en la nordo de la provinco, kaj en la parto Manĉo lime kun la provinco Kvenko. Estas areo de 23,96 km² je 732 msm.
Fuensanta havas 297 loĝantojn (2019) kun denseco de 13,06.
Geografio
Ĝi estas norde de la provinco, en la centra parto de la limo kun la najbara provinco Kvenko. Limas kun la samprovincaj municipoj La Roda, Tarazona de la Mancha kaj kun la provinco Kvenko, je 37 km de la provinca ĉefurbo Albaceto.
Vidindaĵoj
- Preĝejo, konvento kaj klostro.
- Ĉefa placo kun urbodomo.
- Baroka domo de la 18a jarcento, nun dividita en tri privataj domoj, kaj palaceto modernisma konata kiel Villa Manolita, nune rura gastejo.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.