Fuensaldaña | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47194 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 076 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 83 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 42′ N, 4° 46′ U (mapo)41.707222222222-4.7652777777778Koordinatoj: 41° 42′ N, 4° 46′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 25 km² (2 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fuensaldaña [+] | |||
Fuensaldaña [FŬensalDAnja] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco, sed ankaŭ atribuita al apuda Campiña del Pisuerga. Fuensaldaña estas etimologie komprenebla kiel Fonto de Saldaña alude al Saldaña, urbo de la najbara provinco Palencio aŭ familinomo devena de tie.
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Fuensaldaña, Los Viñales kaj El Molar, okupas totalan areon de 25,09 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 996 loĝantojn. Ĝi ne perdis tiom da loĝantoj kiel aliaj samregionaj loĝlokoj dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, sed male ĝi pliiĝis pro sia proksimeco al la provinca ĉefurbo. Ĝi distas nur 12 km de Valadolido, provinca ĉefurbo, kaj 9 km de Cigales, komarka ĉefurbo.
Ĝi limas kun Valladolid, Mucientes, Cigales, kaj Villanubla, ĉiuj samprovincaj. Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la aŭtoŝoseo Autovía de Castilla A-62.
Historio
Iam estis setlejo de Vakceoj. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Jam en la 12-a jarcento, la tiam nomita Fuent Saldania, ekkonstruis sian unuan kastelon. En 1520 la komunumanoj okupis la kastelon, kaj la 17an de Decembro tiujare la Junta de las Comunidades de Valladolid fidis ties tenadon al Pedro Cisneros (vidu artikolon Milito de la Komunumoj de Kastilio). Filipo la 2-a nomumis unua grafo de Fuensaldaña na Juan Pérez de Vivero, pro la servo farita en Flandrio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo kaj ĉefe vinproduktado) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la kastelo kun impona ĉefturo kaj kvar cilindraj angulturoj (estis provizora sidejo de la regiona parlamento en moderna epoko); kaj la preĝejo de la 13-a al la 16-a jarcento gotik-mudeĥara kun ĉefretablo de baroka stilo.