Administra distrikto
Frutigen-Suba Simme-Valo
Blazono de la administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo
Frutigen
Mapo de la administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo
administrative district of the canton of Bern
Kantono Berno
ĈeflokoFrutigen
Koordinatoj 46° 4′ N  3′ O / 46.067 °N, 7.050 °O / 46.067; 7.050 (mapo)Koordinatoj: 46° 4′ N  3′ O / 46.067 °N, 7.050 °O / 46.067; 7.050 (mapo)
Nombro de loĝantoj39033(2010-01-01)
Areo773,93 km²
Loĝantardenseco loĝantoj/km²
Federacia Kodo0249

La 'administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo estas administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 39033 loĝantojn la 1-an de januaro 2010. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Frutigen. Ĝi apartenas al la administra regiono Berna Oberlando.

Geografio

La teritorio de la administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo entenas la valon de la rivero Kander kaj la suban parton de la valo de la rivero Simme, la ĉefa alfluanto de Kander.

Historio

La administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo estis fondita kadre de la reformo de la malcentra administracio de Kantono Berno kun efiko je la 1-a de januaro 2010. Ĝi estiĝis per kunigo de la malnovaj distriktoj Frutigen kaj Suba Simme-Valo kun la escepto de Niederstocken, Oberstocken kaj Reutigen, kiuj estis atribuitaj al la nova administra distrikto Thun.

Komunumoj de la administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo

La administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo konsistas (stato en 2009) el 13 komunumoj, el kiuj la urbo Spiez estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2010-01-01)
Areo
en km²
Komunumkodo
Adelboden Adelboden358688.200561
Aeschi ĉe Spiez Aeschi ĉe Spiez200430.880562
Därstetten Därstetten85932.800761
Diemtigen Diemtigen2143129.940762
Erlenbach en Simme-Valo Erlenbach en Simme-Valo172336.730763
Frutigen Frutigen670071.740563
Kandergrund Kandergrund81132.070564
Kandersteg Kandersteg1198134.580565
Krattigen Krattigen9666.110566
Oberwil en Simme-Valo Oberwil en Simme-Valo80046.090766
Reichenbach en Kander-Valo Reichenbach en Kander-Valo3450125.700567
Spiez Spiez1248716.750768
Wimmis Wimmis230622.340769
Totale 1339033773,93 0249

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.