La moderna epoko aŭ simple la moderno estas unu el la tri grandaj epokoj de okcidenta historio. La moderna epoko sekvis la eŭropan mezepokon, kiu sekvis la antikvan epokon. La moderna epoko daŭras hodiaŭe se oni konsideras la nuntempan epokon kiel parto de la moderna epoko, kaj ĝis la franca revolucio de 1789 male.
Periodigo
Historiistoj malkonsentas pri la ekzakta dato de la komenciĝo de la moderna epoko:
- ĉu renesanco, renesanca humanismo, aŭ eŭropa libropresado (ĉirkaŭ 1450);
- ĉu la konkero de Konstantinopolo (1453);
- ĉu la fino de la Reconquista kaj la alveno de Kolumbo en Ameriko (1492) kiel simbolo de la Epoko de Malkovroj;
- ĉu la reformacio de Martin Luther (1517);
- aŭ ĉu jam la granda pestepidemio (1347 ĝis 1353) markas ĝian komencon?
Multaj historiistoj akceptas la jaron 1500 kiel ekon de la nova epoko. Ĉar la epokoj estas konstruaĵoj de historiistoj kaj ne ekzistas en la pasinteco mem, la plejparto de historiistoj ne fervore pridebatas la precizan periodigon.
Subperiodigo
Ene de la moderna epoko oni distingas ofte tri fazojn. Same kiel la ĉefa periodigo, historiistoj melkonsentas pri la ekzaktaj datoj.
- Frua moderna epoko
- La frua moderna epoko komenciĝas ekde la Kolumba "Malkovro de Ameriko" de 1492 ĝis la franca revolucio de 1789.
- Pli moderna epoko
- La pli moderna epoko komenciĝas ekde la franca revolucio de 1789 ĝis la oktobra revolucio de 1917 aŭ la fino de la unua mondmilito en 1918.
- Nuntempa epoko
- La nuntempa epoko sekvas la pli modernan epokon kaj daŭras ĝis nun.
Vidu ankaŭ
Literaturo
- Egon Friedell: Kulturgeschichte der Neuzeit. Die Krisis der europäischen Seele von der schwarzen Pest bis zum Weltkrieg. 3 Bde., Beck, München 1927–1931 (de)