Frostopunkto nomiĝas la temperaturo ĉe kiu materialo frostas, t.e. iras de la likva al la solida stato (agregostato). La frostopunkto dependas de la materialo kaj la premo kaj ĉe puraj materialoj egalas al la fandopunkto.
Tamen eblas likvaĵon malvarmigi iom sub la temperaturon de la frostopunkto, sen ties rigidiĝo. Tiu trofrigidita likvaĵo do rigidiĝas je la plej malgranda moveto.
Materialo | To |
Aluminio | 658 |
Benzolo | 5,5 |
Etanolo (C2H5OH) | -114 |
Arĝento | 960,8 |
Hidrargo | -38,36 |
Sulfuro (romba) | 113 |
Sulfuro (monoklina) | 119 |
Salo | 801 |
Naftalino | 80 |
Sukero | 160 |
Stano | 231 |
Plumbo | 327,4 |
Fero | 1.535 |
Akvo | 0 |
Plateno | 1.773,5 |
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.