En la klasika arkitekturo de la greka-romia antikvo frontono estas triangula aŭ duonronda kronaĵo de la fasado, kiu havas kiel bazon la kornicon de la entablemento.
Ankaŭ analoga ornamaĵo ĉe la fronto de konstruaĵo, kiu troviĝas super pordo aŭ fenestro nomiĝas frontono.
Laŭ Francisko Azorín frontono estas Triangula kronaĵo de fasado formita per horizontala modluro k. la arta elmontro de duflanka tegmento. Ornamaĵo ĝin similanta.[1] Li indikas etimologion el latina frons, frontis (frunto),[2] kaj li aldonas esprimojn Triangula frontono kaj cirkla frontono.[3]
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 78.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Azorín, samloke.
Komparu kun
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.