Fritz Walter | |||
---|---|---|---|
atakanto | |||
Personaj informoj | |||
Plena nomo | Friedrich Walter | ||
Naskiĝo | la 31-an de oktobro 1920 en Kaiserslautern | ||
Morto | 17-an de junio 2002 en Enkenbach-Alsenborn | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | |||
Pozicio | |||
Junularaj kluboj | |||
1928–1938 |
1. FC Kaiserslautern | ||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
1938–1959 | 1. FC Kaiserslautern | 384 (327) | |
Reprezentado** | |||
1940-1958 | Germanio | 61 (33) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
Fritz WALTER (naskiĝis la 31-an de oktobro 1920 en Kaiserslautern, mortis la 17-an de junio 2002 en Enkenbach-Alsenborn) inter la jaroj 1938 kaj 1959 estis germana profesia futbalisto. Sendube li estis inter la plej elstaraj personoj en la historio de futbalo en Germanio. Estante kapitano de la Germana nacia teamo de futbalo, li kun tiu teamo surprize gajnis la Futbalan Mondpokalon 1954, kio al multaj germanoj ŝokitaj de la teruraj eventoj en la Dua Mondmilito unuafoje redonis senton ke la anoj de ĉirkaŭaj nacioj ne nur akuzis la germanan popolon je militkrimoj sed ankaŭ kapablis vidi germanojn el pli pozitiva vidpunkto, kiel eŭropanoj pace konkurantaj en sporta evento.
En la 1950-aj jaroj li estis la plej elstara kaj amaskomunikile plej atentata aktiva futbalisto: li dum entute 30 jaroj restis en sia junula futbala klubo 1. FC Kaiserslautern kaj kun la vira teamo de la klubo dufoje - en 1951 kaj 1953 - iĝis germania ĉampiono. Pro sia vigla socia engaĝiĝo li multfoje estis honorigita.