Fritz Muliar | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Fritz Muliar | |||||
Naskiĝo | 12-an de decembro 1919 en Vieno | ||||
Morto | 4-an de majo 2009 (89-jaraĝa) en Vieno | ||||
Tombo | Centra Tombejo de Vieno vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Partio | Socialdemokratia Partio de Aŭstrio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fritz MULIAR (naskiĝinta la 12-an de decembro 1919 en Vieno, mortinta samloke la 4-an de majo 2009) estis aŭstra aktoro, kabaretisto, komokisto, recitanto kaj verkisto.
Vivo
Muliar finfaris aktor- kaj kantostudon ĉe la Konservatorio de Vieno kaj ekkarieris en la literatura kabareto de la 1930-aj jaroj. En 1937 li aktoris ĉe Der Liebe Augustin de Stella Kadmon; en 1938 li iris al Innsbruck, aktoronte poste en la viena Kabareto Simpl. Li devigitis poste eksoldati ĉe Wehrmacht. Post la fino de la Dua mondmilito Muliar estis i.a. parolisto ĉe la brita radistaciaro "Alpenland" en Klagenfurt, de kie oni engaĝis lin rekte al Graz ĉe la kabaretejo "Der Igel - Das kleine Zeittheater".
Ekde 1948 Muliar aktivis en la aŭstria ĉefurbo denove. Li aktoris ĉe diversaj teatrejoj kaj eĉ en noktaj kabaretoj. En 1951 Karl Farkas venigis lin en la faman Kabareton Simpl, kie Muliar restis - kun interrompoj - ĝis 1965. Paralele li estis ĉe aliaj teatrejoj ankaŭ, ĉe "Volkstheater" kaj "Theater an der Josefstadt" kaj Burgteatrejo, kies membro li fariĝis en 1974.
Ne forgesendas ankaŭ liaj pli ol 200 roloj en filmoj kinejaj kaj televidaj. Lia plej konata rolo estis sendube la ĉefa figuro de la Soldato Ŝvejk de Jaroslav Hašek. Famis ankaŭ liaj recitadvestperoj el verkoj skribitaj antaŭ 1939. Ĝisfine li aktoris ĉe la Josefstadt-teatrejo en Vieno.
Verkoj (elekto)
- Damit ich nicht vergesse, Ihnen zu erzählen. Hamburg 1967.
- Streng indiskret! Aufgezeichnet v. Eva Bakos. Mit 13 Zeichnungen v. Rudolf Angerer u. 52 Kunstdruckbildern. Zsolnay Vlg., Wien-Hamburg 1969.
- Fritz Muliar, Das Beste aus meiner jüdischen Witze- und Anekdotensammlung. 1974.
- Wenn Sie mich fragen ... Aufgezeichnet v. Trude Marzik. Rowohlt., Reinbek 1974.
- Die Reise nach Tripstill und zurück. Mit einem Nw. v. György Sebestyen. Rowohlt Vlg., Reinbek 1980.
- Österreich, wohin man schaut. Athenäum Vlg., Königstein 1983.
- War's wirklich so schlimm? Erinnerungen. 1994.
- Melde gehorsamst, das ja! Meine Lebenserinnerungen. Styria 2003.