Frigyes Mamcserov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Mamcserov Frigyes |
Naskiĝo | la 9-an de marto 1923 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 7-an de novembro 1997 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo |
Frigyes Mamcserov [fridjeŝ mamĉerov], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mamcserov Frigyes estis hungara reĝisoro, scenaristo. Li apartenis al la bulgara minoritato.
Frigyes Mamcserov naskiĝis la 9-an de marto 1923 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de novembro 1997 en Budapeŝto.
Biografio
Frigyes Mamcserov frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris filmreĝisoran diplomon en Teatra Altlernejo en 1953. Liaj ĉefaj instruistoj estis Gyula Háy kaj Márton Keleti. Post siaj studoj li laboris en la filma produktejo precipe apud László Ranódy. Inter 1956-1958 li faris filmojn en Bruselo kaj Londono (supozeble li forlasis la landon dum la Hungara revolucio de 1956, sed pri tio mankas informoj), en 1958 li hejmenvenis. Ekde 1962 li reĝisoradis ankaŭ en la Hungara Televizio.
Elektitaj reĝisoraĵoj
- ’’Tanár úr kérem’’ (1956)
- Ambaŭ vivoj de onklino Mici (1962)
- ’’Vidám elefántkór’’ (1971 kun festivala ĉefpremio en Veszprém (urbo))
- ’’Csicsóka és a Moszkitók’’ (1988)
Elektitaj scenarlibroj
- ’’Teljes gőzzel’’ (1951)
- Az orvos halála (ankaŭ reĝisoro, 1966)
- Illetlenek (ankaŭ reĝisoro, 1977)