HAJDU Frigyes estis hungara, juddevena publicisto, tradukisto, literaturkritikisto naskiĝinta en Balkány la 6-an de aŭgusto 1874 kaj mortinta en Gyula la 29-an de julio 1944.
Kariero
Frigyes Hajdu lernis en mezlernejo de Nyíregyháza, studis juron en Budapeŝto kaj malfermis advokat-oficejon en 1894 en Temesvár. Kune kun Gáspár Muth kaj Szilárd Sztura en 1903 li fondis la gazeton Temesvári Hírlap. Li estis urbestro de Temesvár; membro de la hungara parlamento kiel reprezentanto de distrikto Facset, de 1906–1910.
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.