Frigyes Feszl [fridjeŝ fesl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Feszl Frigyes estis hungara arkitekto, majstro de la hungara romantikismo.
![](../I/Szeged-feszlfrigyes.jpg.webp)
![](../I/Feszl_Frigyes_Sterio.jpg.webp)
Frigyes Feszl naskiĝis la 20-an de februaro 1821 en Pest (urbo). Li mortis la 25-an de julio 1884 en Budapeŝto.
Biografio
Frigyes Feszl apartenis al la germana minoritato en Hungara reĝlando. Li frekventis gimnazion, poste li lernis ĉe József Hild. Inter 1839-1844 li lernis en artakademio en Munkeno. En 1849 li edziĝis baldaŭe havanta 2 gefilojn, fine li vidviĝis. Li denove edziĝis en 1858. Inter 1861-1865 li lernis pentroarton en Parizo. Li iĝis gildano nur en 1866.
Elektitaj planoj pri konstruaĵoj
- 1845 - parlamento
- 1851 - internaj partoj en Granda Sinagogo de Budapeŝto
- 1859-1865 - Vigadó - ĉefverko
- 1861 - Hungara Scienca Akademio (ne akceptita)
- 1867-1869 - Sinagogo de Pécs
- 1873 - konstruaĵoj laŭ la Danubo en Budapeŝto
- 1876-1877 - maŭzoleo pri Ferenc Deák
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2014-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2013-09-11 per la retarkivo Wayback Machine
![](../I/PestiVigad%C3%B3.jpg.webp)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.