La frigia modalo estas unu el la kvar antikvaj aŭtentaj modaloj. Ĉar ĝia tria ŝtupo formas etan triton kun la bazotono, ĝi similas al minoro. Ĝia gamo enhavas duontonojn inter la unua kaj dua samkiel inter la kvina kaj sepa ŝtupoj, la aliaj intervaloj estas plentonaj paŝoj. Per ĝi oni formas la andaluzian kadencon.
Historio
La frigia modalo ekestis en antikva Grekujo, nomiĝis tie tamen komence doria. Nur en la frua mezepoko okazis pro miskompreno erara interŝanĝo kun la doria modalo. La frigia modalo pli malfrue estis uzata en la kristana eklezia muziko de la mezepoko kaj povis sin defendi pro siaj sonaj apartaĵoj relative longe apud la novaj modaloj maĵoro kaj minoro.
Pro sia duontona paŝo inter al la dua ŝtupo ĝi havas „orientlandan“ sonon. Gamo lige parenca kun ĝi estas la frigia-dominanta gamo. En la popularmuzik la frigia gamo aperis precipe en psikedela roko, kie la ekzota karaktero ligiĝis kun la emo al ekzotismo ene de hipiokulturo. Frigiaj intervaloj estas uzataj en „Set The Controls For The Heart Of The Sun“ de Pink Floyd, en „So Cold The Night“ de la bando The Communards, en „Wanna be starting something“ de Michael Jackson kaj en „White Rabbit“ de Jefferson Airplane.
La frigia modalo konformas kun la barata rago Bhairavi. En araba muziko modalo estas konata kiel als kurda modalo kaj estas ankaŭ uzata en araba popularmuziko, kvankam tie la dua tetrakordo estas iomete ŝanĝebla.
Por la muziko de la ibera duoninsulo (precipe flamenko kaj fado) la modalo estas stilforma (span. modo dórico). Kaj tie kaj ankaŭ en la muziko de partoj el la ciganoj Ĝi estas ofte ankaŭ aliinterpretita kiel funkciharmonie dominanta (ega trito), vidu frigia-dominanta gamo. Ofte la metalroka bando Metallica uzas la frigian modalon.
La frigia modalo sur e enhavas la samajn tonojn kiel C-maĵoro kaj laŭas al la tonoj de la blankaj klavoj de piano.