Frienstedt
komunumoparto en Germanio
Administrado
Poŝtkodo 99092
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 57′ N, 10° 54′ O (mapo)50.955610.9081Koordinatoj: 50° 57′ N, 10° 54′ O (mapo) [+]
Alto 291 m [+]
Areo 7,19 km² (719 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Frienstedt (Turingio)
Frienstedt (Turingio)
DEC
Frienstedt
Frienstedt
Situo de Frienstedt
Frienstedt (Germanio)
Frienstedt (Germanio)
DEC
Frienstedt
Frienstedt
Situo de Frienstedt

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Frienstedt [+]
Laŭrenco-kirko
ŝtonkruca ensemblo

Frienstedt estas ekde la 1.4.1994 urboparto de Erfurto, Germanujo, kun 1339 loĝantoj fine de 2016. En 2022 Anika Diez estis politka kvartalestrino.

Situo

Ĝi situas en alteco de 291 metroj 10 kilometrojn ueste de la urbokerno erfurta ĉe la federacia ŝoseo 7 kaj je la rando de Nesse-valmalebenaĵo sur la altebenaĵo de Alach. Najbaraj vilaĝoj estas ueste Gamstädt, Ermstedt nordueste, Gottstedt norde, Bindersleben nordoriente, Schmira oriente, Ingersleben sudeoste, Neudietendorf sude kaj Kleinrettbach sudokcidente. La fertila zono pretis kaj pretas je agrikultura uzo: kontraŭ 45 hektaroj da surkonstruita teritorio oni havas 620 hektarojn da terenoj kaj (eost-nordeoste) 11,5 hektarojn da forsto. Marĉa medio responsis pri iam granda riĉeco je fiŝoj kaj pontoj; ankaŭ komercado per fiŝoj tiel eblis; krome la nombro de pontoj multegis.

La vilaĝo separiĝas je malnova centro norde kaj nova loĝzono Wohnpark Erfurt-Frienstedt kiu estiĝis post Turniĝo.

Historio

vorto en runa alfabeto sur la t.n. Kombilo de Frienstedt
malnova lernejo

Iam estis ĉe Nesse-rojo grava ĝermana setlejo; en 2001-04 troviĝis, okaze de elfosadoj faritaj laŭlonge de la aŭtoŝosea lenaro (de A 71), multaj aĵoj romiaj kio klare indikis multon da komerca interŝanĝo kun la antikva mondpotenco de trans limeso. La t.n. Kombilo de Frienstedt montras enskribon runalfabetan kiu estas la plej malnova siaspece en tuta Meza Germanujo kaj havas fakte la plej malnovan, skribe fiksitan okcidentgermanan vorto.[1] kaj homsimila argilaĵo kun kulta funkcio.[2] La una mencio estis ĉe Breviarium Lulli en la jaro 796-a.[3] Pli malfrue Frienstedt venis en la posedon de la monaĥejo de Reinhardsbrunn. En 1286 dokumento pri kavaliro Heynemann von Hain atestas vendadon - kun konsento de landgrafo Albreĥto la 2-a (Meißen) - al la erfurta Mario-konvento. Inter la venditaĵoj estis ankaŭ lando en Frienstedt. La vilaĝo krome situis ĉe Reĝa Vojo. Erfurtiĝo de Frienstedt estis la unua fojo en la 15-a jarcento. Ĝis a 17-a jarcento floris komercado per isato.

Dum la Tridekjara milito marodis tie ĉi en la 15.4.1622 saksaj infanteristoj. Pro sia apudŝosea situo Frienstedt ankoraŭ plurfoje tuŝitis de tiaj atakoj de diversaj fremdaj trupoj. Pestepidemioj estis en 1351, 1354, 1382, 1434, 1472 kaj 1683. Pestkruco malaperinta ĉe paroĥeja pordo memorigis pri la malsanteroro en la 17-a jarcento. Ekde 1706 Frienstedt estis parto de Administradujo Alach[4]. Ĝis la 18-a jarcento ĝi havis fosaĵojn kaj kvar pordedojn. En 1800 de ili ekzistis ankoraŭ tri: Angertor, Hirtentor kaj Pfarrtor.

En 1793 dek ok domoj kun garbejoj kaj staloj brulkonsumiĝis incendie. En 1802 Frienstedt venis, kune kun Erfurto, al Prusio kaj estis inter 1807 kaj 1813 parto de Princlando Erfurto. Reprusiĝo, kiu daŭris ĝis 1944, faritis en 1816 (ene de la subdistrikto Landkreis Erfurt).

En 1891 lia imperiestra moŝto Vilhelmo la 2-a partoprenis manovron kun soldatparadon (en la 14.9. apud Gamstädt). Surjove li ovaciitis ankaŭ en Frienstedt, ĉefe de virgulinoj kaj lernejknaboj; pri tiu ĉi evento kreis la skulptisto Hugo Grabe monumentan ŝtonon kiu staras stratorande kontraŭe al gastejo. Inaŭguro faritis en la 16.6.1913. En la 15.11.1908 eklumis la unua stratolampo en Frienstedt.

Dum la Dua mondmilito falis ĉ. 40 personoj, multaj ankoraŭ en aprilo 1945. Dum la komunisma reĝimo terenoj ŝtatigitis (inter 1956 kaj 1960]] kaj fonditis la kolĥozoj Guter Wille kaj Glückliches Leben. Post estiĝo de la kooperativo Kooperative Abteilung Pflanzenproduktion (KAP) en 1974 unuiĝis la kolĥozoj de Gamstädt, Frienstädt kaj Kleinrettbach je LPG Ernst Thälmann Gamstädt; de la kolĥozoj en Ermstedt kaj Nottleben estiĝis LPG Rosa Lŭemburg. Post la fino de la komunisma diktaturo estiĝis Agrar-GmbH Frienstedt.

En la 1.4.1994 Frienstedt perdis sian memstarecon kaj iĝis urbokvartalo de la turingia ĉefurbo.[5] Tiam la enloĝantaro kreskegis danke al malurbanizado. En 1996 festitis la 1200-datreveno de la unua endokumenta menciiĝo.

Vidindaĵoj

Hirtenhaus-strato, monumento por falintaj soldatoj

Ekonomio kaj trafiko

Inter 1230 kaj 1680 gravis komercado per isato. Agrikulturo, ankaŭ dum GDR-tempo, gravis; krome multaj vilaĝanoj laboris kaj laboras en najbaraj (ĉ. 10 km foraj) Gotao kaj Erfurto. Buslinio nr. 80 de EVAG sekurigas transportojn al parkumejo kaj tramhaltejo P+R Messe Erfurt proksime de Foiro de Erfurto. Tiu ĉi buslinio ankaŭ haltas antaŭ IKEA-filio. Tre proksimas alirejo al la federacia aŭtoŝoseo A 71 (nodo Erfurt-Bindersleben). Laŭlonge de la federacia ŝoŝeo B 7 kondukas biciklovojo.

Societoj

Kiel alie ankaŭ en Frienstedt estiĝis multaj diversaj societoj:

  • 1875: Landwirtschaftlicher Bergkreisverein
  • 1877: Feuerwehrverein (inaŭguro de nova fajrobrigadejo en 1989)
  • 1918: Burschenverein "Gemütlichkeit" (de fraŭloj)
  • 1922: Männergesangverein (vira koruso; unua estro estis Richard Seligmann)
  • 1926-1930: gimnastikklubo Turnverein "Gut Heil"
  • 1957: karnavala klubo
  • 1962: ĉasista societo
  • 1974: societo de etdombest-bredistoj

Nuntempe ankaŭ aparte menciotas la jenaj:

  • Kulturverein Frienstedt, de 1991 (kulturen)
  • Freundeskreis der St.-Laurentius-Kirche, de 2005 (engaĝiĝantoj pri ekleziaj respektive kirkdom-konservaj temoj)
  • SV Fortuna Frienstedt, de 1948 (piedpilken)

Elstaruloj

  • Ida Koch (1840–1892), bonfarantino

Referencoj

  1. C.G.Schmidt, R.Nedoma, K.Düwel: Die Runeninschrift auf dem Kamm von Frienstedt. Ĉe: Die Sprache. 49/2, 2010/2011 (2012), p. 123–186.
  2. Archäologisches Forschungsprojekt zur germanischen Siedlung bei Frienstedt
  3. Wolfgang Kahl: Ersterwähnungen Thüringer Städte und Dörfer bis 1300. Unua eldono, Erfurt 1996, p. 29, ISBN 3-931426-09-2
  4. Erfurt und das Erfurter Gebiet
  5. Gemeinden 1994 und ihre Veränderungen seit 01.01.1948 in den neuen Ländern, Verlag Metzler-Poeschel, Stuttgart 1995, ISBN 3-8246-0321-7, eldonis Statistisches Bundesamt

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.