Friedrich Wilhelm Ellersiek
Persona informo
Aliaj nomoj Argus Eko
Naskiĝo 2-an de junio 1880 (1880-06-02)
en Calvörde
Morto 23-an de decembro 1959 (1959-12-23) (79-jaraĝa)
en Frauenwald
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto eldonisto redaktisto
Friedrich Ellersiek

Friedrich Wilhelm ELLERSIEK [Elerzik] (naskiĝis la 2-an de junio 1880 en Calvorde, mortis la 23-an de decembro 1959 en Frauenwald/Rennsteig) (ps. Argus; Eko k.a.) estis germana komercisto kaj esperantisto, eldonisto kaj redaktoro.

Vivo

Ellersiek laboris ĉefe kiel Esperanta eldonisto de 1909. Li estis redaktanto de Germana Esperantisto kaj de Esperanto-Praktiko. Li krome estis membro de la Lingva Komitato (LK) kaj de la Akademio de Esperanto.

Kiel ĉefo de vojaĝoficejo Transmondo-Reisedienst Ellersiek praktike uzis Esperanton ankaŭ por aranĝo de ĉiujaraj karavanoj al Universalaj Kongresoj (UK).

Almenaŭ en 1929 Ellersiek estis membro de la Lingva Komitato (vd. tiujaran UEA-Jarlibron).

Verkoj

Krom multaj originalaj artikoloj kaj tradukaĵoj en siaj gazetoj.

Tradukoj

Adolf Damaschke. La Terposeda reformo en Izraelo. Trad. Eld.: Deutsche Warte, Berlino. 24 paĝoj 19,5X 13,4 cm.

Citaĵo
 Ni certe rajtas pretendi ke. Esperanto taŭgas por esprimi ĉiujn ideojn. Jena broŝuro, kiu sin okupas precipe pri la terposeda reformo en germanujo, estas nova pravigo de tiu aserto. — La lingvo uzita estas flua kaj la stilo rekomendinda. 
 Belga Esperantisto n075-076 (maj-jun 1921)

Entreprenoj

  • Friedrich Ellersiek G. m. b. H.
  • 1903 :
  • 1920 (?) Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek, Berlin
    • Albin Möbusz, Unterrichtsbriefe zum Selbsterlernen der Welthilfssprache Esperanto : vollständiger Lehrgang in 10 Briefen und einem Wörterverzeichnis
    • P. William: Nova Esperanto Biblioteko No. 7 : Legolibro. Unua volumo: Internacia Anekdotaro.
  • 1922 : Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel, Berlin
    • Arnold Behrendt, Achtung! Welle Esperanto. Hilfsbuch für den Esperanto-Unterricht durch Rundfunk. Wanderungen durch das Esperanto-Sprachgebiet Band 10 Deutsch-Esperanto-Bücherei
    • Gustav Hermann Göhl: Esperanto durch Sprechen. Neuartiges, vollständiges Lehrbuch für den alltäglichen Verkehr in zwei Teilen.

1. Auflage, Berlin:. ohne Jahr.

    • Gustav Hermann Göhl: Esperanto durch Sprechen. Neuartiges, vollständiges Lehrbuch für den alltäglichen Verkehr in zwei Teilen. Berlin [k.a.]: 1927 (Deutsch-Esperanto-Bücherei 12.13)

Vidu ankaŭ

  • la vikipediajn kategoriojn Eldonaĵoj de Friedrich Ellersiek respektive Eldonaĵoj de Ellersiek & Borel.
  • Arnold Behrendt

Bibliografio

  • 1960: Woohlfahrt, Herbert. [Pri la morto de Friedrich Wilhelm Ellersiek]. En: Nuntempa Bulgario 4-a jaro 1960, n-ro 3, p. 27.
  • 1960: [S-ro Friedrich Ellersiek, Frauenwald, Germanujo, mortis 1959-12-23, 79-jaraĝa]. En: Esperanto 53-a jaro 1960, n-ro 4, p. 54.
  • 1914: Ellersiek, Fr. (1914) [foto]. En: Ondo de Esperanto (RUS) 6-a jaro 1914, n-ro 3 (63), p. 53.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.