Friedrich Rochleder (1819-1874) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Aŭstra kuracisto, apotekisto, botanikisto, fitokemiisto kaj profesoro pri teknika kemio en la "Teknika Akademio de Lvivo". | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 15-a de majo 1819 en Vieno, Aŭstrio-Hungario | ||||
Morto | 5-a de novembro 1874 en Vieno, Aŭstrio-Hungario | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno Universitato de Prago Viena Akademio pri Sciencoj Universitato de Gießen | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto • profesoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Friedrich ROCHLEDER (1819-1874) estis aŭstra kuracisto, apotekisto, botanikisto, fitokemiisto kaj profesoro pri teknika kemio en la "Teknika Akademio de Lvivo". Li ankaŭ estis profesoro pri farmacia kemio en la Universitato de Vieno kaj membro de la Viena Akademio pri Sciencoj. Li estis lernanto de Justus Liebig en la Universitato de Giessen[1], interesiĝis pri botaniko kaj izolis multajn planto-kemiaĵojn.
Biografio
Li estis filo de la apotekisto Anton Rochleder, kiu instigis sian filon rilate al la ŝato pri apoteko. Tamen li unue studis Medicinon en la Universitato de Vieno (1836) kaj en 1842 li doktoriĝis. Sed dum tiuj studoj lia pasio pri kemio tiom kreskis ke li decidis komplete sin doni al ĉi-tiu scienco, en kiu li akiris bonajn konojn dum lia trejnado kiel farmaciisto.
Ĉi-decido certe estis influita de lia plej maljuna amiko Josef Redtenbacher (1810-1870), kiu same estis ŝanĝita la studon pri medicino je tiu pri kemio, kaj tiuepoke li jam estis kemia asistanto en la "Universitato de Vieno". En 1842, kemiistoj el la tuta mondo pilgrimis al Giessen por viziti la lecionojn de Liebig, kaj Rochleder ankaŭ iris al Giessen por kompletigi sian kemian edukadon tie.
La prefero, kiun Rochleder havis, estis pri kemiaj esploroj rilate al sia granda intereso pri botaniko, kaj Liebig estis la plej adekvata kaj stimuliga profesoro kiun li povus trovi, ĉar Liebig tiuepoke havis reformismajn ideojn rilate al aplikado de la kemio al fiziologio kaj agrikulturo. Poste disvolvi siajn unuajn kemiajn eksperimentojn en la laboratorio de Liebig kaj fini sian kemian trejnadon, Rochleder ekspansiis siajn celojn plenuminte studvojaĝojn al Parizo kaj Londono.
Post sia reveno kaj estante 26-jara, li estis indikita de la Grafo Franz Seraph Stadion-Warthausen (1806-1853) kiel profesoro pri teknika kemio en la Akademio de Lvivo. En 1848 la Viena Akademio pri Sciencoj elektis lin kiel membro kaj en 1849 li estis dungita al Prago kiel sukcedanto de sia amiko Josef Redtenbacher, kiu estis transigita al Vieno.
Kiam Redtenbacher mortis, post 21 jaroj da laboro, li alprenis la katedron pri kemio en Vieno. La konstruado de la Kemia Laboratorio en Vieno, kies projekto apartenis al la arkitekto Heinrich von Ferstel (1828-1883) kaj lia iama amiko Redtenbacher, plu daŭrigis dum sia administrado. Sed kiam li apenaŭ estis transiĝinta al la ĵus-finita laboratorio, plena je sonĝo por novaj projektoj, li estis atakita de meningito al kiu li estis venkita en la 15-a de majo 1874.
Li publikigis la rezultojn de siaj eksperimentaj esploroj parte kunlabore kun siaj studentoj kaj asistantoj, per sennombraj dokumentoj publikigitaj en la "Analoj de Kemio kaj Apoteko" de Liebig kaj pli malfrue en la sciencaj raportoj de la Imperia Akademio pri Sciencoj de Vieno.
Verkaro
- Handbuch der Chemie, vol. 1, Phyto- und Zoochemie (kune kun Leopold Gmelin) 1843
- Kontribuaĵoj al fitokemio 1847
- Pri la radikoj de la Chiococca racemosa; Vieno, 1850
- Pri la kafeino 1850
- Notiz über ein Stearopten aus Kassiaöl; 1850
- pri la radiko de la Rubia tinctorum 1851
- Notiz über Richardsonia scabra ("Rimarkoj pri la Richardsonia scabra"); 1851
- Pri la natura familio de la Rubiacoj; 1852
- Pri la natura familio de la Erikacoj; 1852
- Die Genussmittel und Gewürze in chemischer Beziehung ("La stimuliloj kaj spicaĵoj laŭ la kemiaj terminoj"); Vieno, 1852
- Pri kelkaj amaraj substancoj 1853
- Nachschrift zu der Untersuchung von Pinus sylvestris des Herrn Kawalier; 1853
- Pri la agado de la duobla sulfuralkalo sur organikaj substancoj Vieno, 1854
- Ueber die Bildung der Kohlenhydrate in den Pflanzen ("Pri la formado de karbonhidratoj en plantoj"); Vieno, 1854
- Notiz über Aesculetin und Origanum-Oel ("Rimarkoj pri la eskuletino kaj la origanoleo"); Vieno, 1854
- Fitokemio Lepsiko, eldonisto Wilhelm Engelmann, 1854
- Pri la ĉinaj flavaj podoj Vieno, 1855
- Pri la oksido R2O3 Vieno 1855
- Über das Trocknen der zu analysirenden Substanzen ("Pri la sekigado de la substancoj analizotaj"); Vieno, 1855
- Notiz über die Gerbsäuren ("Rimarkoj pri la tanino"); Vieno, 1856
- Vorläufige Notiz ueber den Galläpfel-Färbestoff; Vieno, 1856
- Ueber eine eigentümliche Zersetzung des schwefligsauren Ammoniumoxydes; Vieno, 1856
- Ueber das Aesculin ("Pri la eskulino"); Vieno, 1856
- Ueber die Anwendung des Tonerdehydrates und der Tonerdesalze in der Analyse von Pflanzentheilen ("Pri la uzo de la aluminia hidrato kaj tartratoj en la analizo de la plantopartoj."); Vieno, 1857
- pri la kemia laboratorio en Prago Vieno, 1858
- Kemio kaj fiziologio de la plantoj Hajdelbergo, Kune kun Karl Winter, 1858
- Instrukcioj por la analizo de plantoj kaj plantopartoj Würzburg, Stahel, 1858
- Pri la apero de kverketino kiel flora kolorigaĵo Vieno, 1859
- Pri la apero de fraksino en la ŝelo de Aesculus Hippocastanum ... 1860
- Untersuchung der reifen Samen der Rosskastanie ("Ekzameno de maturaj semoj de ĉevalo-kaŝtanoj."); Vieno, 1862
- Ueber die Krystallisierten Bestandteile der Rosskastanie: (Aesculus Hippocastanum L.) ("Pri la kristaliĝintaj komponantoj de la ĉevalo-kaŝtanoj: (Aesculus Hippocastanum L.)"); Vieno 1863
- Notiz ueber eine Reihe homologer Farbstoffe ("Rimarkoj pri la serio de homologaj tinkturoj".); Vieno, 1863
- Ueber die Stammrinde von Pyrus Malus L. und Aesculus Hippocastanum L ("Pri la tigoŝelo de la Pyrus Malus L. kaj Aesculus Hippocastanum L"); Vieno, 1867
- Über einige Bestandtheile der Blätter u. Rinde von Cèrasus acida Borckh ("Pri kelkaj komponeroj en la folioj kaj ŝeloj de la Cèrasus acida Borckh".); Vieno, 1869
Literaturo
- Allgemeine Deutsche Biographie
- The Tale of Tea: A Comprehensive History of Tea from Prehistoric Times to ...
- Pioneering Ideas for the Physical and Chemical Sciences: Josef Loschmidt’s ...
- History of Chemistry
- The Tannins
- Liebigs annalen der chemie
- Handbuch der Chemie
- Blätter für Technikgeschichte
- Österreichisches Biographisches Lexikon
Substancoj studataj de li
Eskulino Fraksino Eskuletino
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Justus Von Liebig: The Chemical Gatekeeper
- ↑ Konata kiel Ipecacuanha, en Brazilo, ĝi estas planto tre populara en Sudameriko.