Friedrich Bessel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Friedrich Wilhelm Bessel | |||||
Naskiĝo | 22-an de julio 1784 en Minden | ||||
Morto | 17-an de marto 1846 (61-jaraĝa) en Kenigsbergo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | retroperitoneal fibrosis vd | ||||
Tombo | Q1499598 vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Reĝlando Prusio vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Johanna Bessel vd | ||||
Parencoj | Karl Gottfried Hagen vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo • matematikisto • universitata instruisto • surveyor • fizikisto vd | ||||
Laborkampo | matematiko • astronomio • geodezio • fiziko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Carl Friedrich Gauss vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Fundamenta Astronomiae vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Friedrich Wilhelm BESSEL (naskiĝis en Minden je 22-a de julio, 1784, mortis en Königsberg je 17-a de marto, 1846) estis germana matematikisto kaj astronomo.
Olbers rimarkis lin post la eldono de kalkulo de kometa orbito kiam li aĝis nur 19 jara; tiu rimarkinto kontaktigis lin kun Gauss, kiu petis lin helpi pri kalkulado de orbitoj de pluraj asteroidoj, kiuj estis ĵus malkovritaj.
Dum la jaro 1806, li iĝis subkunlaboranto de J.H. Schröter, en lia Lilienthal-a observatorio tute apud Bremen, kaj tie ekkonstruis stelan katalogon.
Poste, dum la jaro 1809, li nomitis kiel astronomĉefinstruisto en la universitato de Königsberg kaj li tie direktis la konstruadon de nova observatorio. Tie disvolviĝis lia tuta profesia vivo dediĉita al astrometrio. De 1821 ĝis 1833, li mezuris la poziciojn de pli ol 75 000 steloj pli brilaj ol 9a videbla magnitudo, interne de ĉiela regiono kun deklinacio de - 15° ĝis + 45°.
Dum la jaro 1838, li publikigis la unuan mezuron de stela paralakso (61 Cygni (la 61a stelo de la konstelacio Cigno laŭ la internacia skribado)) kaj tiel indikis por la unua fojo la distancon de stelo. Studante la proprajn movojn de Siriuso kaj de Prociono, li antaŭvidis la ekziston de malbrilaj kunsteloj, kiuj formis kun la brilega kunulo duopajn stelojn. Tiuj kunsteloj efektive vidiĝis ekde 1862. Fine, dum la jaro 1835, kiam la kometo Halley reiris preter la Suno, li observadis treege detale la kometon kaj ekteoriis pri la strukturo de la kometa vosto.
Kadre de la pristudo de stelaj kaj planedaj movoj, li kreis matematikajn funkciojn kiuj havas lian nomon kaj kiu treege utilas en fizika fako.
La asteroido 1552 Bessel estis tiel nomata en lia honoro.
Eksteraj ligiloj
- http://www-groups.dcs.st-andrews.ac.uk/~history/Mathematicians/Bessel.html Arkivigite je 2005-12-19 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www-gap.dcs.st-and.ac.uk/~history/Mathematicians/Bessel.html
- http://www.olanis.de/knowhow/mapprj/mapprj5.shtml Arkivigite je 2005-03-09 per la retarkivo Wayback Machine
- http://planetarium.hs-bremen.de/bremen/astroinbremen.html