Friedrich Albrecht Augusti
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1691 (1691-06-30)
en Frankfurto ĉe Odro
Morto 13-an de majo 1782 (1782-05-13) (90-jaraĝa)
en Eschenbergen
Lingvoj latina germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Okupo
Okupo Protestanta teologo gimnazia instruisto rabeno parson

Friedrich Albrecht AUGUSTI (naskiĝinta Josua Ben Abraham Eschel/Herschel la 30-an de junio 1691 en Frankfurto ĉe Odro, mortinta la 13-an de majo 1782 en Eschenbergen) estis germana evangelia teologo kaj pedagogo de juda deveno.

Vivo

Estante filo de juvelisto kaj scienculo li invititis akompani judan legaton reen Jerusalemon. Survoje ambaŭ kaptitis de ŝtelistoj; Augusti venditis al komercisto sklaviĝinte. Judoj el Izmir finfine pagis por lia libereco kaj duonan jarcenton poste planitis reiro Eŭropon. Proksime de Konstantinoplo Augusti frapitis la pesto sed postvivis danke al bonega medicinista flegado. Reveninte Litovion kie loĝis parencoj li senditis Krakovon por plukleriĝo rilate al aferoj necesaj por rabenoj. En Prago li daŭrigis siajn studojn ĉe rabeno Gabrielo. Augusti publikigis sian verkon Neŝikat Moŝe kaj defendis ĝin publike. Sekve li deklaritis morenu kio rajtigis je instruado. Por ellerni kabalon li intencis vojaĝi al Britio, Italujo aŭ Nederlando kontraŭ la patrina volo. Pro tio li frekventis diversajn sinagogojn enlande kaj fine li ekloĝis ĉe kortega judo je Sondershausen. Ties biblioteko disponieblis por li kaj Augusti invititis je vojaĝakompano Amsterdamon.

Tie Augusti denove atakitis de krimuloj. Kiam li verkis eseon pri la profeto Jesaja li ekhavis problemojn kun judismo; parolinte kun superintendanto kaj kortegpredikisto Reinhard li decidis konvertiĝi. Kristnaske 1722 la tuto oficialiĝis. Poste li iris Gotaon kie li iĝis lernanto ĉe Ernestinum-gimnazio por prepari kristanismajn studojn. En 1727 Augusti iris, apogite fare de lia duka moŝto Guntero, al la Universitato de Jena por studi teologion. Baldaŭ poste li estis studento ĉe la Universitato de Lepsiko. Post ekzameniĝo en Dresdeno li komencis prelegadi Lepsike. Pro financaj kialoj li iĝis helpa kaj privata instruisto en Gotao en 1729.

Li ne sekvis vokiĝon al Altes Gymnasium de Bremeno pri orientalaj lingvoj kaj preferis resti en Gotao. Jam dum instruado en Gotao (kie li ŝatitis ankaŭ pro lia regado de la hebrea lingvo)[1] li estis paralele helpanimzorganto en Eschenbergen: nomumiĝo je paroĥestro de Eschenbergen venis en 1734. Ĉi-funkcie li agadis ĝismorte.

En 1755 mallonge post ties fondo, li iĝis membro de la Princelektista akademio de Akademie gemeinnütziger Wissenschaften. Krome li gajnis honoran doktorecon ĉe la Universitato de Göttingen. Poste li helpitis animzorgade fare de la filo Ernst Friedrich Anton Augusti. Lia nepo estis la universitata profesoro pri teologio Johann Christian Wilhelm Augusti.

Verkoj

  • Dissertatio epistolica de fatis et factis Abrahami. Rether, Gotha 1730. (interrete)
  • Šannûy haš-šem be-netînat hal-lēv êl yād rôʿê han-nêfêš Yešûʿa: Änderung des Namens bey der Übergabe des Hertzens An den Seelen-Hirten Jesum. Schill, Arnstadt 1746. (interrete)
  • Historische Nachricht von seinen sämmtlichen Herren Antecessoribus von Lutheri Reformation an bis auf gegenwärtige Zeit: Deme auch beygefüget eine historische Nachricht von obgedachtem Orte Eschenberga, Rether, Gotha 1748. (interrete)
  • Gründliche Nachrichten von den Karaiten, Ihrem Ursprung, Sitten. Webern, Erfurt 1752. (interrete)
  • Erklärung des Buch Hiob it kritischen und politischen Anmerkungen, Erfurt 1754.

Referencoj

  1. Christian Ferdinand Schulze: Geschichte des Gymnasiums zu Gotha. Perthes, Gotha 1824, p. 211.

Literaturo

  • Art. „Augusti, Friedrich Albrecht“ de August Beck che: Allgemeine Deutsche Biographie,, volumo 1 (1875), p. 684–685 (tie ĉi interrete)
  • Anton und Ernst Friedrich Anton Augusti: Friedrich Albrecht Augusti, ein Bekehrter aus dem Judenthum der nach mancherlei außerordentlichen Schicksalen als Prediger zu Eschenberge, im Herzogthum Sachsen-Gotha viele Jahre sein Amt als ein wahrhaftiger Diener Jesu verwaltet und in einem Alter von beinahe 91 J. in‛s Land der Ruhe eingegangen ist, kvara eldono, Jahnske, Berlin 1848 (unue verŝajne en Gotha 1783).
  • Eschel, Josua ben Abraham (Augusti, Friedrich Albrecht). (1691-1782). Ĉe: Franz Gräffer, Simon Deutsch (eld.): Jüdischer Plutarch oder biographisches Lexicon der markantesten Männer und Frauen jüdischer Abkunft. 1. Band, Wien 1848.
  • Johann Georg Meusel: Lexikon der vom Jahr 1750 bis 1800 verstorbenen teutschen Schriftsteller, 1. Band, Gerhard Fleischer, Leipzig, 1802, p. 117–119.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.