Friederike Caroline Neuber | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Friederike Caroline Weißenborn |
Naskiĝo | 9-an de marto 1697 en Reichenbach, Elektoprinclando Saksio, Sankta Romia Imperio |
Morto | 30-an de novembro 1760 (63-jaraĝa) en Laubegast, Elektoprinclando Saksio, Sankta Romia Imperio |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | verkisto • teatra aktoro |
Friederike Caroline NEUBER (naskiĝis la 9-an de marto 1697 en Reichenbach, mortis la 30-an de novembro 1760 en Dresden-Laŭbegast) estis germana aktorino kaj teatra pionirino.
Vivo
Estante filo de advokato ŝi fuĝis kun la fianĉo, la gimnaziulo Johann Neuber, en 1718 al la aktora grupo Spiegelberg'sche Schauspielertruppe en Weißenfels, poste al Haacke-Hofmannsche Truppe kiun ŝi novorganizis en 1725. Kun ĝi ŝi iris al Lepsiko. Estante trupestrino ŝi altiris la plej bonajn talentulojn kaj faris tiutempe malkutimajn kaj furoregajn aferojn. Imitante ideojn de Johann Christoph Gottsched ŝi sukcesis hejmigi la dramon laŭregulan sur germanaj scenejoj. La rolo de amuzisto arlekena, ĝis tiam ŝajne tro grava sur germanaj scenejoj, fare de ŝi detronigitis en 1737. En 1740 ŝi sekvis vokon al Sankt-Peterburgo revenonte baldaŭ al Lepsiko. Ŝi ekkverelis kun Gottsched kaj perfortiĝis malfondi sian societon. Eĉ post novorganizo en 1744 ĝia ekzisto daŭris nur ĝis 1750.
En 1753 ŝi denove intencis ekaktori en Vieno, sed vane. Retiriĝinte komplete disde la teatro ŝi mortis en malriĉeco. En Laubegast artemuloj starigis por ŝi monumenton en 1776 kiu renovigitis en 1852 kaj 1877.
Graveco
La apero de Neuber (germanlingve ŝi konatiĝis kiel Neuberin), de energia kaj klera virino, estis vera turniĝpunkto en la historio de germana aktoradarto. Doni rajton sian decan al la laŭnorma dramoarto ŝi aŭtomate ankaŭ revoluciigis la ludkvaliton kaj zorgis krome pri plibonigo de kostumoj kaj muziko teatra. Ŝi verkis »Deutsches Vorspiel« (1734) kiu aperis en nova eldono en 1897 en Lepsiko.
Literaturo
- Reden-Esbeck: Karoline Neuber und ihre Zeitgenossen, Lepsiko 1881
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 14. Leipzig 1908, p. 539´, kio relegeblas tie ĉi interrete.