Fridtjof Nansen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Fridtjof Nansen | |||||
Naskonomo | Fridtjof Wedel-Jarlsberg Nansen | ||||
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1861 en Vestre Aker, Svedio-Norvegio | ||||
Morto | 13-an de majo 1930 (68-jaraĝa) en Polhøgda, Bærum, Norvegio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | norvega vd | ||||
Ŝtataneco | Norvegio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Oslo vd | ||||
Partio | Free-minded Liberal Party vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Baldur Fridtjof Nansen vd | ||||
Patrino | Baronesse Adelaide Johanne Thekla Isidore Wedel Jarlsberg vd | ||||
Gefratoj | Alexander Nansen • Sigrid Bølling vd | ||||
Edz(in)o | Eva Nansen vd | ||||
Infanoj | Odd Nansen • Irmelin Revold vd | ||||
Parencoj | Hans Nansen • Hans Leierdahl Nansen vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | zoologo • polusa esploristo • diplomato • profesoro • politikisto • fotisto • rapidsketisto • verkisto vd | ||||
Laborkampo | oceanografio vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fridtjof NANSEN [FRITjof NANsen] (naskiĝis la 10-an de oktobro 1861, mortis la 13-an de majo 1930) estis norvega elstara atleto, esploristo de la arkta cirklo, humanisto kaj sciencisto, kiu provis en la jaroj 1893–1896 atingi la nordan poluson per ŝipo, kaj kvankam li malsukcesis li estis aprezita pro la gravaj malkovroj kiujn li faris dum siaj vojaĝoj kaj novigado en la kampo de ekipaĵo kaj vestaĵo de polusaj esploristoj. Nansen ankaŭ gvidis la ekspedicion kiu unue transiris la insulon Gronlando.
Interalie, li ellaboris la aparaton nomatan Nansen-botelo.
Kariero de diplomato kaj ŝtatisto
Kiam fondiĝis la Norvega Reĝlando, Nansen iĝis la unua ambasadoro de sia lando en Londono (1906–08). Kiam li estis nomumita en 1917 al norvega komisiono traktante en Usono, li sukcesis atingi la forigon de malpermeso pri eksporto de artikloj al Norvegio.
Li gvidis en la unua asembleo de la Ligo de Nacioj la norvegan komisionon (1920) kaj li restis elstara reprezentanto de la asembleo ĝismorte.
La konsilio de la Ligo nomumis lin en aprilo de 1920 por ĉefkomisaro pri organizo de la germanaj kaj aŭstraj-hungaraj militkaptitoj el Sovetunio (500 000 soldatoj). Kvankam la soveta registaro ne rekonis la Ligon, ili emis persone traktadi kun Nansen. Li sciigis en septembro de 1922 en la tria asembleo de la Ligo, ke li plenumis la taskon: 427 886 militkaptitoj hejmenvenis.
La Internacia Komisiono de la Ruĝa Kruco dum aŭgusto 1921 petis lin helpi mildigi la malsategon en Rusio. Oni nomumis lin la 15-an de aŭgusto ĉefkomisaro de la afero kaj li jam interkonsentis kun la soveta registaro la 27-an de aŭgusto, laŭ kiu li malfermis en Moskvo la Internacian Oficon de la Rusa Helpo. Kvankam la Ligo de Nacioj rifuzis la financan helpopeton de Nansen, la paroloj antaŭ amasa aŭskultantaro kaj alvokoj je privataj organizoj ebligis kolekti la necesan sumon.
Je iniciato de Nansen, oni interkonsentis la 5-an de julio 1922 en Ĝenevo pri enkonduko de la t.n. „Nansen-pasportoj” por tiuj kiuj estas senlandaj. Oni fondis samloke en 1931 la Internacian Nansen-Oficejon por Rifuĝantoj, kiu agadis por interesoj de „blankaj” rusoj, turkiaj armenoj, germanaj judoj.
La monon, kiun li ekhavis per ricevo de la Nobel-premio pri paco dum la jaro 1922, li donis por internaciaj helpaj programoj. La Nansen-oficejo ricevis la Nobel-premion pri paco en la jaro 1938.
Literaturo en Esperanto
- Agostinho da Silva: Vivo de Nansen. El la portugala lingvo tradukis Eduardo da Mota Padrão. Porto: Portugala Eldona Rondo, 1948. 23 paĝoj.