Freundeskreis | |
---|---|
Adiaŭa koncerto de Freundeskreis en Stutgarto la 19-an de septembro 2007 | |
Bazaj informoj | |
Alie nomata | FK |
Deveno | Germanio |
Ĝenroj | Hiphopo |
Aktivaj jaroj | 1996–2007 |
Eldoninto | Four Music |
Retejo | www.freundeskreis10.de |
Freundeskreis [FROJNdeskrajs] estas hiphopa muzikgrupo el Germanio.
En 1999, la grupo publikigis sub la sinonimo "Amikaro" albumon titolitan "Esperanto", kun kelkaj frazeroj en Esperanto kaj refreno tekstanta "Esperanto - la langue de l'amour" (franclingva, en Esperanto "la lingvo de la amo"). Ankaŭ la unua unuopaĵo nomiĝis "Esperanto". La albumo ege bone vendiĝis en Germanio (ĝi gajnis oran statuson) kaj la Germana Esperanto-Junularo tiutempe pli ofte ol kutime ricevis informpetojn de junaj interesiĝantoj.
Eksteraj ligiloj
- TTT-paĝo: Four Music
- Esperanto de Freundeskreis ĉe YouTube
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.