Fresno del Río | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34889 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 178 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 41′ N, 4° 49′ U (mapo)42.681111111111-4.8177777777778Koordinatoj: 42° 41′ N, 4° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 020 m [+] | ||
Areo | 44,02 km² (4 402 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fresno del Río [+] | |||
Fresno del Río [FRESno delRIo] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles, kaj pli precize en la subkomarko de Guardo. La loknomo Fresno del Río povas esti komprenata etimologie kiel Frakseno de la Rivero. Tiukadre aperas en la blazono frakseno super simbola rivera akvo.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 44,02 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 186 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 200 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 84 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
Ĝi estas trafluata de tri riveroj inter kiuj la rivero Carrión, alfluanto de Pisuerga siavice alfluanto de Doŭro; Carrión iam abundis je trutoj, hodiaŭ apenaŭ.
La loĝloko estas inter Villalba de Guardo kaj Pino del Río.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Meze de la 14-a jarcento estis senjoro de Fresno don Juan Alfonso de Alburquerque, rivalo de Juan Rodríguez de Linares en la disdono de la behetrías de Castilla; Juan Alfonso posedis la loĝlokon de Saldaña. En la 15-a jarcento oni formis la komunumaron Comunidad de Villa y Tierra de Saldaña, en kiu estis inkludita Fresno del Río. Poste, inter la 16-a kaj 19-a jarcentoj la dukoj de Infantado estis senjoroj de Fresno, ĝis la nuligo de la jurisdikciaj senjorlandoj en 1837.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, terpomoj, betoj kaj legomoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Johano.