Fresko (el la itala: al fresco, a fresco = al freŝo)) estas pentraĵo per akvaj koloriloj sur freŝa stukaĵo de muro. La pentraĵo estas farita dum la stukaĵo estas ankoraŭ malseka, kaj stukaĵo kaj koloroj kune sekiĝos.
Laŭ Francisko Azorín fresko estas Pentraĵo farita per koloriloj solvitaj en gluakvo sur freŝe kalkglatigita muro aŭ tolo.[1] Li indikas etimologion el latina frigus (malvarma).[2]
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 77.
- ↑ Azorín, samloke.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.