Frenulo (latine frenulum) estas histofaldeto, kiu limigas la movojn de movebla organo en la korpo.
En homa anatomio
Frenuloj ĉe la homa korpo inkluzivas kelkajn en la buŝo (langa frenulo), kelkaj en la digesta organaro, kaj kelkaj pliaj kiuj estas konektitaj al la eksteraj seksorganoj (klitora frenulo, penisa frenulo).
Tro mallonga buŝa aŭ seksorgana frenulo povas postuli frenulektomion aŭ frenuloplastion por atingi normalan moveblon.
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.