Freienstein-Teufen
Blazono de Freienstein-Teufen
Kastelruino Freienstein
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
DistriktoBülach
Koordinatoj 47° 31′ 57″ N  35′ 6″ O / 47.53250 °N, 8.58500 °O / 47.53250; 8.58500 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 57″ N  35′ 6″ O / 47.53250 °N, 8.58500 °O / 47.53250; 8.58500 (mapo)
Nombro de loĝantoj2227
Areo8,32 km²
Alteco370 m super marnivelo
Poŝtkodo8427 Freienstein; 8425 Teufen
Komunumkodo0057
Mapo de Freienstein-Teufen

Freienstein-Teufen estas komunumo en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 2227 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 2280 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Kastelo Teufen

Freienstein-Teufen ĉe la norda deklivo de la ĵurasa montĉeno Irchel, borde de la riveroj Töss kaj Rejno. Okcidente ĉe la limo kun [la urbeto Eglisau Töss alfluas al Rejno. Dum la vilaĝo Freienstein situas profunde en la valo de Töss, je kies alia flanko troviĝas Rorbas, Teufen situas sur la dorso de Irchel. Okcidente de la strato inter la du vilaĝoj tronas sur monteto la Kastelo Teufen. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Freienstein kaj Teufen.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Freienstein-Teufen limas en en nordo al Rüdlingen (SH), en nordoriento al Berg ĉe Irchel, en oriento al Buch ĉe Irchel, en sudoriento al Dättlikon, en sudo al Embrach, en sudokcidento al Rorbas, en okcidento al Eglisau, kaj en nordokcidento al Buchberg (SH).

Trafiko

Per poŝtaŭtobuslinioj al Eglisaŭ kaj al Embrach kaj la Flughaveno Zuriko la komunumo estas konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio

La unua dokumenta mencio de Teufen datiĝas el la jaro 890 kiel Tiuffen, dum Freienstein menciiĝis en la jaro 1254 kiel Frigenstein.

Komence de la jarmilo Freienstein portis ankoraŭ la nomon Rorbas aliflanke de la Töss. Post la konstruo de la Kastelo Freienstein en la jaro 1254, ties nomon alprenis ankaŭ la bienoj malsupre de la kastelmonteto. Teufen formiĝis el diversaj posdedaĵoj de la kastelestroj de Altenteufen, Hohentüffen, Niedertüffen kaj Hintertüffen. La 28-an de novembro 1443 Heinrich Schwend, kamparvokto de Kiburgo konkeris la Kastelon Freienstein kaj detruis ĝin, kaj submetis la regadon super la regiono al la urbo Zuriko.

Esperanto-movado

En la jaro 1911 estis fondita de Karl Jost la Esperanto-Grupo Freienstein-Rorbas, kies prezidanto estis J.-G. Fritschi. La spuroj de tiu-ĉi grupo perdigas post la unua mondmilito.

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.