Frei-Weinheim | |||||||
| |||||||
komunumoparto en Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | |||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | ||||||
Distrikto | Mainz-Bingen | ||||||
Urborajtoj | Frei-Weinheim (Ingelheim am Rhein) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 06130 | ||||||
Poŝtkodo | = 55218 | ||||||
Politiko | |||||||
Demografio | |||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 49° 59′ N, 8° 2′ O (mapo)49.9887048.025684Koordinatoj: 49° 59′ N, 8° 2′ O (mapo) | ||||||
Areo | 9,49 km² | ||||||
Oficiala retejo | |||||||
Frei-Weinheim (ankaŭ nomata Ingelheim-Nord) estas urboparto de la distrikturbo Ingelheim am Rhein en la distrikto Mainz-Bingen en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝis 1939 la hodiaŭa urboparto estis sendependa komunumo. En la mezepoko Frei-Weinheim estis grava havenloko por la Kaiserpfalz en Nieder-Ingelheim kaj parto de la historia teritorio Ingelheimer Grund.
Geografio
Frei-Weinheim situas ĉe la Rejno je riverkilometro 519 sur alteco de 81 ĝis 88 m super marnivelo. La Rejno estas la norda limo de la urboparto. Ĉe la urboparto allimas okcidente Bingen am Rhein kaj Gau-Algesheim, oriente Heidesheim am Rhein. Je la alia rejnbordo situas Oestrich-Winkel kaj Geisenheim. En la urbo la najbaroj estas sudokcidente Sporkenheim, sude Ingelheim-West kaj sudoriente Nieder-Ingelheim.
Geologio
Apud la Rejno kreskas tipaj ĉeriveraj arbaroj. Pli sude en la urba teritorio troviĝas dunoj el kalksablo.
Historio
Dum romia tempo verŝajne troviĝis ĉe la riverbordo de Frei-Weinheim pramloko[1], kun la romia ŝoseo Majenco-Bingen kaj Treviro la pramo estis ligita al ŝoseo, kiu estis pli oriente ol la hodiaŭa Rheinstraße. La frankoj fondis la Frei-Weinheim en la 6a jarcento.
La unua dokumenta mencio estas de la jaro 772. Iu Hrodolt donacis sian propraĵon en Wihinheim al la monaĥejo Fulda.
evoluo de la loĝantonombro | ||||
jaro | loĝantoj | |||
---|---|---|---|---|
1787 | 220 | |||
1815 | 192 | |||
1861 | 606 | |||
1905 | 838 | |||
1998 | 5661 | |||
2008 | 5443 |
- Katolika preĝejo St. Michael en Frei-Weinheim
- iamaj ŝipistodomoj en la Schubertstraße
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ Denkmaltopographie: Kulturdenkmäler in Rheinlandpfalz Kreis Mainz-Bingen 18.1 S. 337