Frégate | ||
---|---|---|
insulo | ||
Situo | Hinda Oceano | |
Insularo | Sejŝeloj | |
Geografia situo | 4° 35′ 16″ S, 55° 56′ 44″ O (mapo)-4.587777777777855.945555555556125Koordinatoj: 4° 35′ 16″ S, 55° 56′ 44″ O (mapo) | |
| ||
Longo | 2,3 km | |
Larĝo | 1,2 km | |
Areo | 2,19 km² | |
Plej alta loko | monto Signal 125 m | |
Ŝtato | Sejŝeloj | |
Loĝantaro | 208 95 loĝ./km² | |
Frégate aŭ Frigate estas insulo en la Hinda Oceano kaj apartenas al la granitaj "internaj insuloj" de la Sejŝeloj. La insulo situas 55 kilometrojn oriente de Mahé, la ĉefa insulo de la Sejŝeloj.
La francia maristo kaj malkovristo Lazare Picault al la insulo donis la nomon Frigate laŭ la tie vivantaj birdoj el la familio de fregatedoj. La tropika insulo kovras areon de 2,19 kvadrataj kilometroj. La plej alta pinto de la insulo, la monto Signal, havas altecon de 125 metroj super la marnivelo. Sur la insulo situas 16 vilaoj, kiuj uzatas plejparte de turistoj.
Flaŭro kaj faŭno
Sur la insulo inter alie kreskas arboj de la specio Calophyllum inophyllum (nomata "hinda "mahagono"), akaĵuarboj (Cashew) kaj hindaj migdalujoj. Tie vivas inter alie Aldabra-testudegoj kaj raraj specioj de kantobirdoj kiel Acrocephalus sechellensis kaj Copsychus sechellarum. La konstrulaboroj por la starigo de la hotelaj vilaoj estis severe kontrolataj de ekologiistoj, por certigi ke la ekologia ekvilibro restu nedamaĝita.