Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Frederiko la 4-a |
Frederiko la 4-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1382 | ||||
Morto | 24-an de junio 1439 en Innsbruck | ||||
Tombo | Stift Stams Austrian Grave vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Habsburgoj vd | ||||
Patro | Leopoldo la 3-a vd | ||||
Patrino | Viridis Visconti vd | ||||
Gefratoj | Ernesto, Duko de Aŭstrio • Vilhelmo, duko de Aŭstrio • Leopoldo la 4-a de Habsburgo vd | ||||
Edz(in)o | Elisabeth of the Palatinate • Anna of Brunswick-Lüneburg vd | ||||
Infanoj | Sigismondo de Aŭstrio • Margaretha of Habsburg • Elisabeth von Habsburg • Hedwig von Habsburg • Wolfgang von Habsburg vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | regento vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Duko Frederiko la 4-a (Tirolo), kromnomita Frederiko kun malplenaj monujoj (germane: Friedrich mit der leeren Tasche; naskiĝinta en 1382, mortinta la 24-an de junio 1439 en Insbruko) estis politikisto tirola. Li estis filo de la aŭstria duko Leopoldo la 3-a (Habsburgo).
Vivo
Jam en 1402 Frederiko ricevis nedaŭre, ekde 1407 definitive la regadon pri Tirolo kaj Antaŭa Aŭstrio. Li faris en 1405 militon kontraŭ la Apencelanoj, kie li venkitis dum la Batalo de Stoß proksime de Gais AR. Ankaŭ la tirola nobelaro, sub la gvido de Wolkenstein kaj Meinrich von Rottenburg, ĉagrenigis lin ege. Ĉar li helpis en 1415 post la Koncilio de Konstanco ke la kontraŭpapo Johano la 23-a fuĝu, la imperiestro persekutis kaj proskribis lin. Samtempe ŝtelis diversaj nobeloj, urboj, episkopoj kaj antaŭ ĉiuj la Svisoj liajn posedaĵojn. Post lia malvenko li arestitis en Kontanco sed sukcesis fuĝi en Tirolon kie ĉefe la kamparanoj ŝatante apogis lin. En 1417 li denove proskribitis. Sed nun li siavice alianciĝis kun aliaj dukoj kaj repaciĝis kun la frato duko Ernesto la Fera. Sekve la imperiestro redonis al Frederiko la plejmulton de liaj apartenaĵoj - krom Argovion kaj kelkajn svisajn urbojn (i.a. Schaffhausen, Diessenhofen, kiuj kontinue restis memstaraj kaj sendependaj de la Habsburgoj.
La moknomo senmonulo ne tre veras, ĉar lia ŝpareme gvidata registaro ege profitis de minejaj ekspluatoj. La legendoj erare kombinas kun tio la konstruo de Goldenes Dachl en Insbruko. Inter 1424-36 Frederiko estis kuratoro de la filoj de sia frato Ernesto la Fera. Kun reĝo Sigismondo li repaciĝis komplete en 1425.
Literaturo
- Brandis, Tirol unter Friedrich von Österreich, Wien 1823
- Beda Weber, Oswald von Wolkenstein und Friedrich mit der leeren Tasche, Innsbruck 1850
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 7. Leipzig 1907, p. 128, kio legeblas tie chi interrete.