Frederick Edward Wadham | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de marto 1902 |
Morto | 26-an de decembro 1973 (71-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Frederick Edward WADHAM (ŭodm), anglo, bankoficisto. Naskiĝis en la 2-a de marto 1902 en Battersea, London, mortis la 26-an de decembro 1973[1]. Instruisto de Esperanto oficiale difinita de la Londona Kleriga Aŭtoritato, instruis en vesperaj lernejoj de 1923. Londona Esperanto-Klubo: sekretario 1926, vicprezidanto 1927, prezidanto 1929-33, direktoro de instruado 1933. BEA: Konsilanto kaj membro de ekzekutiva komitato 1924-26 kaj denove de 1934; agado ĉe diversaj komitatoj, komisiano por la licenciata ekzameno de 1932. UEA-delegito de 1923, brita ĉefdelegito de 1933. Helprededaktanto de „International Language“ 1924-26. Tradukando de „Riĉa kaj sen mono“ de E. P. Oppenheim, LK de 1932. Prezidanto de UK 1930 en Londono.
Traduko
- E. Phillips Oppenheim. Riĉa kaj sen mono. Eld. The Esperanto Publishing Co Ltd. London, 1935?
![]() |
|
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- El la Londona skizlibro de Charles Dickens trad. de Wadham. Muusses Esperanto-Biblioteko, 1938