Franz Welser-Möst | |
---|---|
Franz Welser-Möst dirigento de la Cleveland Orchestra en 2008 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Franz Leopold Maria Möst |
Naskiĝo | 16-an de aŭgusto 1960 (63-jaraĝa) en Linz |
Lingvoj | hispana • germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Hochschule für Musik und Theater München |
Familio | |
Patrino | Maria Elisabeth Möst |
Okupo | |
Okupo | dirigento • muzikdirektoro |
Franz Leopold Maria Möst (n. 16a de Aŭgusto 1960), konata profesie kiel Franz Welser-Möst, estas aŭstria dirigento. Li estas nune muzika dirigento de la Cleveland Orchestra.
Biografio
Franz Leopold Maria Möst naskiĝis en Linz, Aŭstrio, kaj poste studis ĉe la komponisto Balduin Sulzer. Ankoraŭ juna en Linz, li studis violonon kaj disvolvigis intereston en dirigentado. Post suferi vundojn en aŭto-akcidento kiu rezultis en nervodamaĝo, li ĉesis siajn violonajn studojn kaj ŝanĝis al dirigentaj studoj.[1]
Liaj unuaj ĉefaj sukcesoj estis ĉe la Festivalo de Salcburgo en 1985, sekve de la Londona Filharmonia Orkestro en 1986 kaj la Orkestro Musikkollegium Winterthur en 1988.
En Usono, Welser-Möst ekkarieris ĉe la St. Louis Symphony en 1989. Li eklaboris por la Cleveland Orchestra el Februaro 1993.[2]
Referencoj
- ↑ Ivan Hewett. "Why all those insults made me stronger", Telegraph, 18a de Aŭgusto 2005. Kontrolita 5a de Oktobro 2008.
- ↑ "Cleveland Hails New Conductor", Sun-Sentinel, 2012-09-16. Kontrolita 2014-10-03. Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-10-06. Alirita 2017-06-13.
Eksteraj ligiloj
- Franz Welser-Möst biografio ĉe Cleveland Orchestra
- The Zürich Opera House website