EdE-S
Franz Scheibenreiter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1898 (125-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Franz SCHEIBENREITER (ŝajbenrajter) estis aŭstria germano, ĉeflerneja fakinstruisto (matematiko, desegno kaj Esperanto). Naskiĝis en la 30-a de novembro 1898 en Hadres. Estis sekretario de instruista fako de ALLE, grupestro de la VI-a grupo de ALLE. Laboris por TAGE kaj TAK. Verkis kun d-ro Casari la unuajn aŭstrajn Esperanto-lerno- kaj legolibrojn por la lernejo (du partoj 1927, 1929). Kunlaboris al „La Socialisto“ kaj „Tutmonda Kolektanto“. Redaktanto de „Verda Revuo“ 1935-1938.
Dum la dua mondmilito li estis kaptito en Tiflis. Li estis liberigita en 1946[1].
Notoj
- ↑ Aŭstria Esperanto-Revuo.Vivosigno pri s-ano Franz Scheibenreiter. N. 4-5, p. 76. Nov-dez 1946
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.