Franz KRANEWITTER (naskiĝinta la 18-an de decembro 1860 en Nassereith/distrikto Imst, mortinta la 4-an de januaro 1938 samloke) estis aŭstra dramisto.
Vivo
Estante filo de tinkturfabrikestro li ekde la junaj jaroj influiĝis per la heroa, severa kaj obskura pejzaĝo de sia vivomedio kaj per aspekto de malfacilaj vivokondicoj. Kranewitter frekventis gimnaziojn en Bozen, Hall kaj Innsbruck kaj studis kelkajn semestrojn germanistikon ĉe la Universitato de Innsbruck. Post la morto de la patro li interrompis la studojn por vivi kiel liberprofesiulo. Tiutempe ankaŭ gravis la kontakoj kun Adolf Pichler, rilate al la mondvizio, ne al skribostilo. Liberalisma, naciema kaj kontraŭklerika pensoj igis lin ribelo kontraŭ la tradiciema ĉirkaŭaĵo. Sekve li bezonis multajn jarojn pri agnosko enpatruja, kajk la sukceso venis en la momento kiam la kreiva forto ekĉesis.
Graveco
Estante nature dramisto li komencis la verkistan karieron en 1888 (poezie) per Lyrische Fresken (1888) kaj la epopeo Kulturkampf (1890), kiu bildigas akrajn politikajn tensiojn envilaĝajn. La detala observo de al kamparanaj karakteroj senteblas en la tragedio Um Haus und Hof (1895). La motivo de malkorekta heredado antaŭformiĝis jam en la anzengruber-a romano Der Sternsteinhof. La heroinoj en ambaŭ verkoj uzas ĉiun rimedojn por iĝi farmestrinoj. Dume la persono ĉe Anzengruber fariĝis diligenta kamparanino, la kranewitter-a ulino restas sub demona influo; ĝi ŝin igos krimulino kaj kondukos al la morto. Tiu ĉi naturalisma prezento indignigis multajn samtempulojn.
Michael Gaismair estas la heroo de la samnoma dramo (1899), kiu en la jaro 1525-a gvidas la tirolanojn al la ribelo kontraŭ feŭda kaj religia subpremoj. Sed tio estinta komence heroa, finiĝas kiel groteskaĵo: kiam la hispana guberniestro inter la kamparanoj montras la forprenitan kapon de la gvidanto ili ekkrias: Vivu Aŭstrio!.
Simile nekonsole finiĝas la ribela teatraĵo Andre Hofer (1902). Post longegaj historistudoj Kranewitter konvinkiĝis ke la ĝistiama interpreto de Andreas Hofer estas legenda kaj sekve forigota. Por li, Hofer estas ne nur heroo en kiu simboliĝas la destino de popolo, sed naiva kamparano kiu tro senpripense komencas nesenchavanan batalon. De la komenco Hofer estas batita ulo, ĉar lia imperiestro en kontrakto kun Napoleono jam rezignis pri Tirolo. Malgraŭ ĉio Hofer ne rezistas kontraŭ rezistado falonte kiel senkulpa-kulpa viktimo de politika kaj eklezia netoleremecoj. Tiu ĉi verko kaŭzis multe da protestoj kaj la enscenigo de 1903 en Innsbruck fariĝis vera teatroskandalo ĉar la popolo ne pretis akcepti detruon de mito.
Majstroverkoj
Por retiriĝi el eterna batalo pri opinioj Kranewitter orientiĝis pli pri mitaj kaj nesuspektaj temoj. Kelkaj simplaj komedioj verkiĝis sen senpera komparo-ebloj kun tiamaj aktualaĵoj. Ili ĉiuj konsidereblas nuraj ekzercoj por la venonta ĉefverko, la unuakta ciklo Die sieben Todsünden, por kio Kranewitter bezonis kvaronan jarcenton. Instigo estis mezepokaj moralrakontoj; la penso koncentri ĉiujn virtojn en nur unusola akto tamen estis ideo de Kranewitter mem. Kun fortaj vortoj, kvazaŭ laŭ la maniero de lignoskulptaĵo, estas desegnitaj la homaj animoj frapataj de malvirtoj: Giggl de vantemo, Naz de malvarao, Eav de malĉasteco, Gafleiner de envio, Joch de tromanĝemo kaj Med de malelano. Sed tiuj ĉi personoj ne volas ŝanĝiĝi, pro ke senalternative devas veni katastrofo: Kranewitter taksas la homojn nesinŝanĝemaj! Eĉ bona volo ne povas alporti turniĝon por la homo kiu estas kondamnito paranta al si mem la vojon al la perdiĝo. Konsekvence simbola fino de homaj pasioj estas la epilogo Totentanz: Landen venis pestepidemio ĉion malkonstruinta kaj fine restis ankoraŭ entombigisto kaj entombigistino. Sed ankoraŭ dum la granda mortumo plejvalidas egoismaj trajtoj kaj montras sin la plej perfidaj instinktoj. Finfine nur la morto ĉiujn egaligas.
Per tio ĉi finiĝas la poetaj agadoj de Kranewetter, kiu literaturhistorie takseblas perfekta renoviĝo de popularteatro el la alpaj regionoj. Sed oni ŝuldis la egan furoron de ĝi ankaŭ al elstaraj aktoroj de la Exl-trupo. Ili eĉ ekstere de Tirolo konatigis la verkojn de Kranewitter per ne malmultaj gastludoj.
Fonto
- Thurnher, Eugen, "Kranewitter, Franz". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 12 (1980), p. 671-673 (tie ĉi interrete)