Franz Josef Altenburg | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de marto 1941 en Bad Ischl |
Morto | 18-an de aŭgusto 2021 (80-jaraĝa) en Schlatt |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Familio | |
Patro | Archduke Clemens Salvator of Austria |
Patrino | Elisabeth Resseguier de Miremont, Countess Resseguier de Miremont |
Edz(in)o | Christa Baronin von Haerdtl |
Infanoj | Maria Cecilie Elisabeth Theresa Margarete Prinzessin von Altenburg • Augustin Franz Prinz von Altenburg • Amalia Maria Elisabeth Prinzessin von Altenburg • Elisabeth Maria Cecilia Amalia Katharina Prinzessin von Altenburg |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • ceramikisto |
Franz Josef ALTENBURG (naskiĝinta la 15-an de marto 1941 en Bad Ischl en la Vilao imperiestra, mortinta la 18-an de aŭgusto 2021[1]) estis aŭstra skulptisto kaj ceramikaĵartisto.
Vivo
Altenburg estis pranepo de imperiestro Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio), filo de arkiduko Franz Salvator (Aŭstrio-Toskanio) kaj nuptis Christa von Haerdtl, kun kiu li havias kvar infanojn. Ekde 1975 li vivis kaj laboris en kvarangula farmo en Schlatt (Supra Aŭstrio).
Li studis inter 1958 kaj 1962 ĉe la Artmetilernejo de Graz ĉe Hans Adametz, Rudolf Szyszkowitz kaj Rudolf Spohn. Tie li koniĝis kun la ceramikistino Gudrun Baudisch-Wittke ĉe kies ateliero li laboris inter 1962 kaj 1964 (Hallstätter Keramik). En 1965 ka 1966 Altenburg estis gaststudento ĉe la Ceramiklernejo je Faenza kaj ekzameniĝis en 1967 je majstreco potfarista. Li faris multajn studvojaĝojn eksterlanden, i.a. en 1968 al Jean Claude de Crousaz al Ĝenevo. La saman jaron li ricevis fare de Johannes von Hohenberg daŭran laborejon ene de Gmundner Keramik Manufaktur en Gmunden. Tie li aktivis ĝis 1993 kiel liberprofesiulo. Tiutempe li iĝis membro de la fare de von Hohenberg kaj Gudrun Baudisch-Wittke fondita porartista ligo Gruppe H, kiun mallonge membris ankaŭ Anton Raidel kaj Wolfgang von Wersin. Altenburg estis ano de Artforumo Salzkammergut estante unu el la plej gravaj reprezentantoj de moderna ceramika arto en Aŭstrujo.
Honoroj
- 1972: ora medalo en Faenza, Italujo
- 1989: Kulturpreis des Landes Oberösterreich für Bildende Kunst
- 2010: Heinrich-Gleißner-Preis
- 2021: Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich
Verkoj
La plej granda publika kolekto kun ceramikaĵoj de Altenburg admireblas en la Kastelmuzeo de Linz; posedanto estas la Lando Supra Aŭstrio.
- romkatolika Preĝejo Sankta Francisko el Asizo Am Schöpfwerk en Vieno-Meidling, 12-a urbodisktrikto (ĉe via crucis kaj sanktakvujo)
- kastelkapelo de Mitterberg en Rüstorf: ceramika kruco
Ekspozicioj (elekto)
- 1987: Neue Galerie der Stadt Linz Lentos, Frank Josef Altenburg. Keramik.
- 2006: Landesgalerie Linz Francisco Carolinum, Aus der Sammlung: Franz Josef Altenburg.
- 2010: Kunstraum St. Virgil, Franz Josef Altenburg: Der Bildhauer als Zeichner.
- 2021: MAK, Museum für angewandte Kunst (Vieno), Franz Josef Altenburg: Block, Haus, Turm, Gerüst, Rahmen.
Filmoj
- Peter Resch: Franz Josef . 16 mm, 2018, 7 min
Publicitaĵoj (elekto)
- Edition Cuturi (eld.), Franz Josef Altenburg – Keramik, Linz 1991, ISBN 3-85358-103-X
- Peter Noever, Franz Josef Czernin, Bodo Hell: Elemente, Objekte: Keramiken von Franz Josef Altenburg. Museum für angewandte Kunst, Wien 2001, ISBN 3-900688-48-6.
- Martin Hochleitner: Aus der Sammlung: Franz Josef Altenburg. Ausstellungskatalog, Landesgalerie Linz, Weitra 2006, ISBN 978-3-902414-26-7.
- Franz Josef Altenburg – Keramik, Breitenschützing 2014
- Karl Muhr (Hrsg.), Franz Josef Altenburg – Ein Leben für die Keramik, Neukirchen 2019, ISBN 978-3-9504422-1-2
Referencoj
- ↑ "Bildhauer Franz Josef Altenburg gestorben", mortanonco ĉe orf.at
Eksteraj ligiloj
- Informoj pri Franz Josef Altenburg en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Michael Huber: "Keramikkünstler Franz Josef Altenburg gestorben",, Kurier, 18.8.2021 (kun foto)