Franz HAMPL (naskiĝinta la 8-an de decembro 1910 en Bozen, mortinta la 30-an de oktobro 2000 en Innsbruck) estis aŭstra historiisto pri Antikveco.

Vivo kaj agadoj

Estante filo de oficiro (kiu falis en 1914) li pasigis la junajn jarojn en Vorarlbergo ĉe onklo. Studado eblis ĉe la universitato de Lepsiko kie la onklo Hans Driesch estis profesoro. Krome studentis li en Frankfurto ĉe Majno kaj en Kilo. Lepsike li doktoriĝis defendinte tezon pri Aleksandro la Granda, Der König der Makedonen. Poste li fariĝis asistanto Lepsike ĉe Helmut Berve kaj habilitiĝo sukcesis en 1937 pri Die griechischen Staatsverträge des 4. Jahrhunderts v. Chr.. En 1939 li ekdocentis. En la 3.2.1939 li petis membrecon ĉe NSDAP kaj ricevis la reen datumitan membrecnumeron 6.444.652.[1]

Komence de la Dua mondmilito li eksoldatis; ĝis la fino de la milito li servis kiel oficiro. Vokon al Gießen li jam estis akceptinta,, kiam la eko de la milito malhelpis tiajn planojn. Kiam malfermiĝis la altlernejo de Gießen en 1945, Hampl estis senlaborulo. En 1946 li iris Majencon al ĵus fondita universitato kaj jam en 1947 li estiĝis profesoro pri Anktiva historio ĉe la Universitato de Innsbruck. Sampostene li restis ĝis pensiiĝo en 1978. Posteulis lin lia disĉiplo Reinhold Bichler.

Graveco

Hampl treege okupiĝis pri Pramakedonio kaj romia historio, antikva ŝtatjuro, religihistorio, mitologio, historiografioj malnova kaj nova kaj historiteorioj en antikvaj kulturkontaktoj. En la 1992-a jaro oni aljuĝis al li la premion Tiroler Landespreis für Wissenschaft.[2]

Verkoj (elekto)

  • Alexander der Große. Muster-Schmidt, Göttingen/Zürich 1958; tria eldono, 1992.
  • kune kun Ingomar Weiler: Kritische und vergleichende Studien zur Alten Geschichte und Universalgeschichte. Innsbruck 1974.
  • kune kun Robert J. Mayrhofer: Frühgeschichtliche Bauernrennfeuer im südöstlichen Niederösterreich. Arbeitsbericht über die Grabungen 1950 und 1955 und naturwissenschaftlich-technologische Untersuchungen der Grabungsfunde. Deuticke, Wien 1958.

Literaturo

  • Reinhold Bichler: "Franz Hampl." Ĉe: Gnomon. 73, 2001, p 635–640
  • Karl Christ: Klios Wandlungen. Die deutsche Althistorie vom Neuhumanismus bis zur Gegenwart. Beck, München 2006, ISBN 3-406-54181-X, p. 139-140
  • Claudia Deglau: Der Althistoriker Franz Hampl zwischen Nationalsozialismus und Demokratie: Kontinuität und Wandel im Fach Alte Geschichte (=Philippika. Marburger altertumskundliche Abhandlungen, 115). Harrassowitz Verlag, Wiesbaden 2017, ISBN 978-3-447-10905-5.[3]
  • Peter W. Haider, Robert Rollinger (eld.): Althistorische Studien im Spannungsfeld zwischen Universal- und Wissenschaftsgeschichte. Festschrift für Franz Hampl zum 90. Geburtstag am 8. Dezember 2000. Steiner, Stuttgart 2001, ISBN 3-515-07767-7 enhavtabelo kaj enkonduko
  • Ingomar Weiler: "Franz Hampl". Ĉe: Reinhold Bichler (eld.): 100 Jahre Alte Geschichte in Innsbruck. Franz Hampl zum 75. Geburtstag (=Forschungen zur Innsbrucker Universitätsgeschichte, 13). Innsbruck 1985, ISBN 3-900-25902-X, Sp. 61–74 (interrete
  • Robert Rollinger: "Franz Hampl (8.12.1910 – 30.10.2000). Ein Althistoriker zwischen Universaltheorie und Heimatverbundenheit – ein Nachruf." Ĉe: Montfort. Vierteljahresschrift für Geschichte und Gegenwart Vorarlbergs, 1/2001, ISBN 3-85430-298-3, p. 7–10 (interrete

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. Bundesarchiv, R 9361-IX Kartei/13350956; Jörg-Peter Jatho, Gerd Simon: Gießener Historiker im Dritten Reich. Gießen 2008, ISBN 978-3-88349-522-4, p. 74.
  2. "Tiroler Landespreis für Wissenschaft - Preisträger 1984 bis 2014"
  3. Recenzo fare de Jürgen von Ungern-Sternberg ĉe sehepunkte 18 (2018), nr. 9 [15.9.2018] (interrete).
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.